Stojan Ĝuĝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stojan ĜUĜEV)
Stojan Ĝuĝev
Стоян Джуджев
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1902 (1902-12-06)
en Pazarĝik,  Princlando Bulgario
Morto 17-an de marto 1998 (1998-03-17) (95-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Alma mater National Academy of Music • Universitato de Parizo
Okupo
Okupo etnografo • muzikologo • folkloristo • universitata instruisto • esperantisto
vdr

Stojan ĜUĜEV (bulgare Стоян Джуджев, Stojan Džudžev, naskiĝis la 19-an de decembro 1902 en Pazarĝik - mortis la 17-an de marto 1998[1] en Sofio) estis internacie konata muzikologo, pioniro de muzika etnografio kaj laŭreato de prestiĝaj premioj bulgaraj kaj alilandaj. En Esperantujo Ĝuĝev estis Honora Membro de UEA (ekde 1989)[2] kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1986).

Ĝuĝev naskiĝis en Pazarĝik, kie li kunfondis Esperanto-rondon jam en sia gimnazio. Jam 17-jara li aktivis en la junulara Esperanto-movado en Sofio, kie li ekstudis en la nacia akademio de muziko.[2] Kiel postdoktoriĝinto ĉe la renoma universitato Sorbono en Parizo (ekde 1926), kie li doktoriĝis pri muzikologio, aldoniĝis multaj internaciaj kontaktoj en la junularaj kaj ĝeneralaj Esperanto-grupoj en Parizo. En la franca ĉefurbo li konatiĝis kun multaj elstaruloj de la movado, Theophile Cart, Pierre Corret, Salomon Kornfeld-Grenkamp kaj aliaj, kaj, laŭ invito de Niŝimura Koogecu, fariĝis konstanta korespondanto (1931-1932) de la revuo Oomoto Internacia.[3] Post doktoriĝo pri popolmuziko en 1931, sekvajare li revenis al Bulgario kaj ekprofesoris ĉe katedro de muziksciencoj. Dume li vicprezidis, poste prezidis (1939-1946) Bulgaran Esperantistan Asocion kaj ĉefredaktoris dum kelkaj jaroj ties revuon Bulgara Esperantisto.[3] Aparte en la jaroj 1941-1942, meze de la kruela milito, li en pluraj eseoj de la revuo Bulgara Esperanisto kun granda patoso predikis ke post la milito Esperanto "kiel fenikso leviĝos el la cindro"[4] kaj "levos la homaron al pli alta spirita nivelo ol iam antaŭe".[4] La svisa slavisto Andreas Kuenzli en granda germanlingva eseo dediĉas ses paĝojn al ĵurnalisman agadon de Stojan Ĝuĉev dum la dua mondmilito, kaj tiom etose priskribas la esceptan epokon, ke li ĉi tie iom citiĝu:

Citaĵo
 Dum la milito bulgaraj esperantistoj aktive partoprenis en la batalo kontraŭ la germanaj okupantoj de sia lando, dum kiu dekoj da esperantistoj estis malliberigitaj aŭ perdis sian vivon. Kelkaj esperantistoj estis eĉ membroj de partizanaj grupiĝoj, el kiuj kelkaj falis en batalo sur jugoslava teritorio, dum aliaj subtenis la grekajn partizanojn. Ankoraŭ aliaj falis en la Hispana Enlanda Milito aŭ pereis en Sovetunio. Post la liberigo de la lando, bulgaraj esperantistoj laŭ buŝaj raportoj eĉ persekutis germanajn soldatojn ĝis en la Alpojn de Aŭstrio. La esperantistoj, kiuj mortis en la dua mondmilito dum la batalo kontraŭ la germana armeo kaj la faŝismo, konatas kun datoj de naskiĝo kaj morto.
Kvazaŭ ne sufiĉus la patosaj elverŝoj pri la misio de Esperanto kaj la Esperanto-movado, kiujn ni renkontis dum ĉi tiu studo, BE (la revuo Bulgara Esperantisto) en la militaj jaroj 1941-42 publikigis serion da artikoloj verkitaj de profesoro Stojan Džudžev (1902-98),[5] kiuj ĝis ekstremo superis ĉi tiun troigitan patoson de idealismaj vizioj kaj esperantista transfiguriĝo. Džudžev estis renoma muzikologo kun bona internacia reputacio, bulgara pioniro de muziketnografio, kiu ricevis multajn bulgarajn kaj eksterlandajn premiojn kaj honorigojn. La enhavon kaj signifon de la kontribuoj de Džudžev, kiuj pluevoluigu la antaŭe dirita pensojn de aliaj esperantistoj pri la ideologio de "esperantismo" al nova filozofia-intelekta alteco, reflektos verŝajne plej bone kelkaj elektitaj citaĵoj el ili [...].
 
— Andreas Künzli[5]

La eseo de Stojan Ĝuĉev publikiĝis kiel tuto en 1985, en volumo nomata Interlingvistiko Esperantologio[6], kaj en januaro 2010 reprezentis ĝin kun detala antaŭparolo Federico Gobbo, universitato de Amsterdamo, en Interlingvistikaj Kajeroj[7] Post la milito Stojan Ĝuĝev prelegis en pluraj Someraj Universitatoj pri muzikologio kaj fonologio, kaj ekstermovade, en sciencaj konferencoj, pri la lingvoproblemo. Li gvidis Muzikan Esperanto-Ligon kiel prezidanto (1974-1986).[2] Ĝuĝev elektiĝis en la Akademion de Esperanto en 1970 kaj funkciis kiel ĝia vicprezidanto de 1979 ĝis 1986.[8] Li membris en AIS. En 1986 li kunfondis, vicprezidis kaj poste prezidis (1988) Internacian Sciencan Akademion Comenius, kiu celas prosperigi la sciencan uzon de Esperanto, kaj kies anoj plejparte membras en naciaj sciencaj akademioj.

Plurflanka aŭtoro faka kaj beletra, li verkis Lingvo kaj socio (1946), gajnis unuan premion en la poezia branĉo de Belartaj Konkursoj en 1975, kaj tradukis el la bulgara poezio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Любен Ботушаров (Ljuben Botuŝarov): In Memoriam Стоян Джуджев, la 27-an de marto 1998 en la publikaĵo „Култура“ respektive la retejo newspaper.kultura.bg (bulgare)
  2. 2,0 2,1 2,2 biografia prezento de li post la atribuo de honora membreco de UEA en revuo Esperanto, oktobro 1989, p. 176, jen en formato PDF sur paĝo 18 el 24 (esperante)
  3. 3,0 3,1 3,2 Mallonga biografio, verkita de Dimo Trudoljubov okaze de lia 85-jariĝo, en Internacia Ĵurnalisto, 1987-4, paĝoj 11-13 (esperante)
  4. 4,0 4,1 A. Kuenzli: Das Jahrhundert des Esperanto (vide sube), p. 44 (germane)
  5. 5,0 5,1 Andreas Künzli, Das Jahrhundert des Esperanto: Internationale Sprache Esperanto im 20. Jahrhundert im Spannungsfeld von Politik, Gesellschaft und Wissenschaft; Die wahre Geschichte der Esperanto-Bewegung – eine Demythologisierung, germane: "Andreas Künzli, La Jarcento de Esperanto: la Internacia Lingvo Esperanto en la 20-a jarcento en areo de streĉiĝo inter politiko, socio kaj scienco; La vera historio de la Esperanto-movado - malmitigo", en la publikaĵo Unabhängige Schweizer Interlinguistische Studien ("Sendependaj svisaj interlingvosciencaj studoj"), paĝoj 43-48, Berno, n-ro 8/2018 (germane)
  6. Stojan Ĝuĝev: Interlingvistika Utopiismo, en: Violin Oljanov (red.). Interlingvistiko Esperantologio. Sofio: Bulgara Esperantista Asocio. 1985. paĝoj 19–43 (esperante)
  7. InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj 1:2 (2010), 194–208, Stojan Ĝuĝev: Interlingvistika Utopiismo kun antaŭparolo de Federico Gobbo, universitato de Amsterdamo (esperante)
  8. Ivo Lapenna: Esploro kaj Dokumentado, ĉapitro 33.2, paĝo 94 (esperante)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.