Stojko Gagamov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stojko Dimov Gagamov (bulgare Стойко Димов Гагамов), naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1960[1] en Asenovgrad[2] en la bulgara provinco Plovdiv, estas bulgara pentristo loĝanta en Hispanio. Li kreis la cent vizaĝojn de la koncertejo de Tenerifo.

Montserrat Caballé inter la cent vizaĝoj; maldekstre la siglo СГ

Gagamov ekde sia tria vivojaro vivis en Plovdiv kaj tre ŝatis sian avon, artiston, kiu estis subpremita de la komunisma reĝimo[2]. Li lernis la profesion de tajpisto, sed pro intereso pri arto preferis labori kiel surstrata pentristo. Post la falo de la fera kurteno li elmigris, serĉante pli bonan perspektivon; li restadetis en Berlino, Parizo kaj Prago kaj en decembro 2008 establiĝis en Tenerifo.

Gagamov signas siajn verkojn per la cirila СГ (=SG, por Стойко Гагамов), sed multaj, kiuj ne scias la cirilan alfabeton, emas legi tion kiel "cr"[2][3].

Gagamov kreis la "100 vizaĝojn" sen oficiala komisio kaj ne ricevis pagon por ili. Intertempe estas pli ol 150, inter ili dek-kvino da konataj lokanoj[3]; kelkaj personoj aperas pli-ol-unufoje. La moleo ĉe la koncertejo havas areon de ĉ. 2.400 m², kaj Gagamov planas plenigi ĉiom[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stoyko Dimov Gagamov ĉe Vizaĝlibro. Alirita 2013-09-07.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 CR se llama Stoyko (CR nomiĝas Stojko) (hispane). eldia.es (2011-06-26). Alirita 2013-09-07.
  3. 3,0 3,1 Pedro Guerra Pepe Benavente Benito Cabrera. Caras de basalto (hispane). Alirita 2013-09-07.