Saltu al enhavo

Stokholma olimpika stadiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stokholma olimpika stadiono
stadiono
konstruaĵaro Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Torben Grut vd
Estiĝo 1912
Malfermo 1-a de junio 1912
Lando Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Stokholmo
Situo
Geografia situo 59° 20′ 43″ N, 18° 4′ 44″ O (mapo)59.34527818.078889Koordinatoj: 59° 20′ 43″ N, 18° 4′ 44″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Stokholmo

Stokholma olimpika stadiono (Stokholmo)
Stokholma olimpika stadiono (Stokholmo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Stokholmo

Stokholma olimpika stadiono (Centra Stokholmo)
Stokholma olimpika stadiono (Centra Stokholmo)
DEC
Map
Stokholma olimpika stadiono
Posedata de Stokholmo vd
vdr
la olimpika stadiono en la malferma ceremonio en la olimpiko 1912

La Stokholma olimpika stadiono (svede Stockholms Olympiastadion), mallonge konata kiel Stockholms Stadion, estas stadiono situanta en Stokholmo, Svedio . La stadiono estis konstruita inter 1910 kaj 1912 kiel olimpika stadiono por la Stokholma Olimpiko de 1912, laŭ la projekto de arkitekto Torben Grot . La stadiono gastigis atletikajn konkursojn kaj futbalajn matĉojn dum la Olimpiko. [1]

La stadiono gastigis prezentadojn kiel ekzemple la Rolling Stones, kaj Svedio-Finnlando-konkursoj okazis 29 fojojn.

En 1973, la metrostacio de la Stokholma Metroo malfermiĝis proksime de la stadiono.

La nombro da sidlokoj en la stadiono varias de 13 145 ĝis 14 500 dum sportaj konkursoj kaj 35 000 kiam tie okazas koncertoj. Por la Olimpiko, dua nivelo de lignaj sidlokoj estis konstruita en la stadiono, pliigante la nombron de sidlokoj al 20,000. Ĉe la fino de la ludoj, tiu ĉi spektantejo estis malmuntita. La stadiono estas la plej malgranda el la stadionoj konstruitaj por la Somera Olimpiko, sed malgraŭ tio, la stadiono neniam estis plena dum la ludoj.

La rekorda spektantaro de la stadiono por futbala matĉo estis atingita la 16-an de aŭgusto 1946, kiam 21 995 spektantoj spektis la matĉon inter Djurgårdens IF kaj AIK. La rekordo pri spektantoj ĉe hokeomatĉo estas 28 848 spektantoj de 1959.

Pli da atletikaj rekordoj estis rompitaj ĉe la Stokholma Stadiono ol ĉe iu ajn alia stadiono - 83 rekordoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1912 Summer Olympics official report. Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine pp. 168–211.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]