Stokholmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stokholmo
svede: Stockholm, finne: Tukholma, latine: Holmia
urbo
En direkto de horloĝmontrilo: Aera vido de la urbo kun Malnova Urbo, Ericsson Globe, Stokholma Palaco, kaj ŝipo af Chapman kun Malnova Urbo en fono
Blazono
Oficiala nomo: Stockholm
Ŝtato Svedio Svedio
Duoninsulo Skandinavia duoninsulo
Provinco Stockholms län
Historiaj regionoj Uppland, Södermanland
Reĝa rezidejo Stokholma Palaco
Ŝeraro Stokholma arkipelago
Situo Stokholmo
 - koordinatoj 59° 21′ 00″ N 18° 04′ 00″ O / 59.35000 °N, 18.06667 °O / 59.35000; 18.06667 (mapo)
Areo 188,00 km² (18 800 ha)
 - de aglomeraĵo 377 km² (37 700 ha)
 - de metropolo 6 519 km² (651 900 ha)
Loĝantaro 825 057 (2009)
 - de aglomeraĵo 1 252 020
 - de metropolo 2 011 047
Denseco 4 388,6 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 3 321 loĝ./km²
 - de metropolo 308 loĝ./km²
Unua skribmencio 1252
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +46-8
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Stockholm
Retpaĝo: www.stockholm.se

Stokholmo (svede Stockholm [ˈstokˌholm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Geografio

Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.

Ĉirkaŭ la urbo estas la Stokholma arkipelago.

Historio

Servoj

Famuloj

En Stokholmo mortis:

Esperanto en Stokholm

Esperantistoj de Stokholm

Enciklopedio de Esperanto

EdE-S

Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.


A 360 degree panorama of Stockholm inner quarters taken from the City Hall tower. De maldekstre dekstren: Riddarfjärden kun Södermalm en fono, Kungsholmen, Klara sjö, Norrmalm kun centra stacio en antaŭo, Strömmen, Riddarholmen kun Malnova turo, kaj denove Riddarfjärden kun Södermalm
A 360 degree panorama of Stockholm inner quarters taken from the City Hall tower. De maldekstre dekstren: Riddarfjärden kun Södermalm en fono, Kungsholmen, Klara sjö, Norrmalm kun centra stacio en antaŭo, Strömmen, Riddarholmen kun Malnova turo, kaj denove Riddarfjärden kun Södermalm

Vidu ankaŭ