Stollen (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉielskrapanto Am Stollen, Ilmenau

Stollen estas loĝeja zono en Ilmenau, Germanujo. Ĝi situas en la sudorienta zono de la urbo inter Ilm-rivero kaj Lindenberg-arbarrando (Turingia Arbaro) respektive Floßberg-monto. La nomo mingalerio klariĝis pro eksa gangaro proksime de la nuna loĝteritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido disde Sturmheide en la direkto de la inter 1971 kaj 1980 konstruita loĝzonero; kun turdomo

Konsistas la zono el du partoj: la sudaj modernigitaj konstruaĵoj (Altneubauten) kaj tipe orientgermanaj slabokonstruaĵoj norde. La unua parto havas kvar etaĝojn faritajn en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj laŭ tradicia konstrumetodo. La slabokonstruaĵoj pli modernaj estas de kvin aŭ ses etaĝoj. Tio faritis precipe por loĝigi laboristojn de la VEB-firmaoj Werk für Technisches Glas Ilmenau kaj Henneberg-Porzellan. La pli malmodernaj ceditis unue al polaj masonistoj de la entrepreno Budimex kies tasko estis la konstruo de la vitraĵkombinato kaj kelkaj aliaj tiutempaj grandprojektoj en Ilmenau.

Sume ekzistas 28 modernigitaj kaj 28 modernaj blokoj. Krome admireblas ankaŭ la 14-etaĝa bloko kiu ĝis hodiaŭ estas la ununura ĉielskrapul(et)o de Distrikto Ilm. Ĝi starigitis en 1983 kun alteco de ĉ. 50 metroj. Ĉefstrato apuda estas Johann-Friedrich-Böttger-Straße kiu kondukas disde Ilmenau al Oehrenstock. Ĉe ĝi ankaŭ situas la kvar bushaltejoj loĝzonaj. Ekde la plilongigo de la enurba linio C tra loĝzono Hüttenholz kreitis la lasta, la kvara haltejo Schortestraße. Krom bazlernejo Am Stollen kaj la negimnazia mezlernejo Geschwister Scholl oni havas ankaŭ junulargastejon, infanĝardenon kaj du oldulejoj ene de Stollen-mondeto.

Agomaniero malsama[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Stollen-zono nombriĝas inter la malmultaj konserviĝintaj slabokontruaĵaroj de eksa GDR kiuj komplete restaŭritis. Intence kaj kontraŭe al aliaj urboj oni rezignis pri ioma malkonstruo pro ke demografiaj ŝanĝoj en Ilmenau neniam tre gravis. Ekster tio troviĝas tre proksime la kampuso de la Teknika Universitato Ilmenau kio igis la gestudantaron dua grava profitanta grupo krom la olduloj.

Posedas la tuton la municipa societo Ilmenauer Wohnungs- und Gebäudegesellschaft mbH kaj la turingia kooperativo Wohnungsbaugenossenschaft Ilmenau/Thüringen e.G..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.67694444444410.924444444444