Strabismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strabismo estas okulmalsano per paralizo de okulaj muskoloj, en kiu ambaŭ okuloj ne povas samtempe rigardi unu saman punkton.

maldekstra okulo suferas altan gradon de diverĝa strabismo

En normalaj kondiĉoj oni uzas por vidi ambaŭ okulojn, kiuj enfokusigas la bildon sur simetriajn punktojn de la retinoj, kaj tiuj du bildoj kununuiĝas por mensa percepto. Tio konsistigas la duokulan vidadon. Ĉe paralizo de okula muskolo, la koncerna okulo devias, kaj sekve aperas diplopio, t. e. percepto de du bildoj ĉe la vido de unu sola objekto. La samo okazas krome ĉe perturbo de la normala ekvilibro ekzistanta inter konverĝo kaj diverĝo, kaj ĉi-kaze la devio povas esti latenta aŭ malkaŝa (evidenta). La unua ne estas ekstere konstatebla, ĉar malgraŭ la konstanta tendenco de la okulo al devio, ties muskola streĉo devigas ĝin samtempe fiksiĝi. Tamen ĝi ekzistas, kaj povas kaŭzi kapdoloron kaj aliajn malagrablaĵojn pro la troa streĉado de la okuloj. Kiam la paciento ne plu povas venki la devion, ĝi fariĝas evidenta aŭ malkaŭa.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe kaŝita strabismo la du okulo nur tiam rigardas en la sama loko, kiam ili fiksas. Oni povas ĝin rekoni per la kovra testo, kaj ĝi povas esti mezurebla per prismo. Se ĝi estas malgranda, ĝi ne estas konsiderita kiel malsano. Se ĝi estas granda, ĝi lacas la okulojn. Tiam oni kuracas la kaŭzon, aŭ korigas ĝin per prisma okulvitro, aŭ operacas ĝin. Ĝi povas esti kaŭzita per sensukeco aŭ hipertiroido.

Ĉe manifesta strabismo la okuloj ne povas rigardi la saman lokon. Oni povas vidi ankaŭ ekstere, kaj la ulo ne povas vidi spacon. Ĝi povas esti monokula aŭ alterna.

Oni mezuras la strabismon per ĝia angulo, kiu estas la angulo de la vidrigado de la okuloj. Sana okulo havas 0 gradon de la strabismo. Se rigardante malproksime la strabisma angulo estas konstanta, estas la strabismo konkontaminanta, krome inkontaminanta.

La fuzio estas la uniĝado de la bildoj de la okuloj. Se ĝi estas parta, la strabismo estas intermitanta; se ĝi totale mankas, la strabismo estas konstanta.

Tiuj kombiniĝas libere.

Ĉe konverĝa strabismo unu okulo devias internen, al la nazo, kaj kunekzistas ordinare kun hipermetropeco kun aŭ sen astigmatismo. Ĝi aperas pleje en frua aĝo, ĉe infanoj inter 1 kaj 4 jaraĝo, kiuj komencas uzi sian akomodon por vidi proksimajn objektojn. Ĝi estas malofte denaska. En la komenco oni rimarkas ĝin nur de temp' al tempo, ĉe proksima vidado aŭ ĉe perturbo de la ĝenerala sanstato; sed poste ĝi fariĝas konstanta. Kelkfoje ĝi malaperas dum pubereco. La vidakreco de la straba okulo estas ofte tre malgranda, kaj probable tio ŝuldiĝas al ties neuzo.

Ĉe diverĝa strabismo unu okulo devias eksteren, al la tempio, kaj kunekzistas ordinare kun miopeco. Multe malpli ofta ol la konverĝa, la diverĝa strabismo ne manifestiĝas en frua aĝo, sed dum la junecoadolteco. Ĝi ofte okazas post kiam tiu okulo perdis sian vidkapablon, dum la alia bone funkcias. Ĉar la stimulo por konverĝi ne plu ekzistas, la nefunkcianta okulo adoptas ripozpozicion, t. e. diverĝan.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La strabismo estas anomale reflekso, do ĝi povas havi kaŭzojn en la movado kaj en la percepto. Ĝi povas esti denaska.

  • Refrakciaj eraroj, hiperopio, anizometropio. La 4% de hiperopuloj igas ankaŭ straba.
  • La konekso de la kovergencio kaj la akomodo.
  • Parta aŭ manka fuzio.
  • Anomalioj aŭ paralizoj de la okulmuskloj.
  • Organikaj oftomatalogiaj anomalioj (katarakto, retinoblastomo).
  • Cerbaj difektoj

La kaŭzoj de la paralizo povas esti difektoj de la nervosistemo, aŭ traŭmoj, inflamoj, tumoroj, venenoj, difekto de la cirkulado, aŭ denaska anomalio. La fiksanta aŭ la straba okulo povas esti paralizita.

Unu faktoro ne nepre okazas strabismon, sed ĝi estas pli probabla, si pliaj faktoroj kombiniĝas.

Konsekvoj[redakti | redakti fonton]

La strabismo difektas la vidadon kaj la movadon de la okulmuskoloj.

Kial la bildo de unu okulo perdas, la ulo ne povas vidi la spacon. La konstanta strabismo faras ambliopion. La straba okulo perdas sian akran vidadon, aŭ ne lernas vidi, kaj ĝi ne povos esti korigebla, aŭ operabla. Se la strabismo estas alterna, la flavaj makuloj de la okuloj ne korespondos, de la flava makulo de unu okulo korespondos al la retino ekster de la flava makulo de la alia okulo. Tiu estas la anomala retina korespondencio.

Se unu muskolo ĉiam estas mallongiganta, ĝi restas mallongigita ankaŭ relaksite. Kutime nur unu parto de la muskolo estas mallongigita.

La ulo kompenzigas la paraliza strabismon per deviga tenado de sia kapo, aŭ fiksanta per la paralizita okulo. Sekve de la pli granda angulo de strabismo estas la bildo de la alia okulo ignorebla. La direkto de la deviga tenado egalas kun la direkto de la paralizita muskolo.

Tiuj konsekvencoj malhelpas kuraci la strabismon; pli fortaj kaj fiksitaj, pli malhelpas.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Estas suspekta, se la okuloj neniam rigardas en la sama direkto. La beboj pli junaj ol unu jaro ne povas kunordigi siajn okulojn, do tiu ne estas certa.

Kiam estas strabismo suspektita, tiam oni ekzamenas la infanon multe pro certa rekonado de la strabismo. Tiuj ekzamenoj ankaŭ mezuras la angulon de la strabismo.

Se la infano estas pli juna ol du kaj duono jaroj, oni kovras la okulojn alterne, kaj atentas, ke iu okulo movigas en iu direkto. Se la infano protestas kontraŭ la kovrado, la nekovrita okulo estas ambliopa.

Se la infano estas pli maljuna ol du kaj duono jaroj, oni ekzamenas la akrecon de la vidado per bildoj, per Landolt-C, aŭ per Snellen-E figuroj. Se li ne parolas, oni donas al si katuna C aŭ E, ĉar malgrandaj infanoj ne povas akurate regi la movadon de sia mano. Poste oni faras la kovran ekzamenon, kiam la infano devas rigardi proksime kaj poste malproksime, kaj oni atentas, ke iu okulo moviĝas en iu direkto. Se kaŝita strabismo estas suspektita, oni alternas la kovron, kaj atentas, ke iu okulo moviĝas en iu direkto. La alternado estas tiam rapida, ke la okuloj ne havas tempon por fiksi kune. Tiu moviĝado fortigas la suspekton. La kovra ekzameno povas ankaŭ detekti la manieron de la fikso, sed nur okulspegulo signas la lokon de la fikso.

Oni estimas la grandecon de la strabismo per la kornea refleksa bildo, kaj mezuras per Maddox-cilindro. Metas la prismalistelon antaŭ la okulo, kaj faras la kovran ekzamenon. Oni uzas pli kaj pli fortan listelojn, ĝis kiam li ne vidas la moviĝadon. La angulo de la strabismo estas duono de tiu forteco. Oni mezuras la angulon en multaj direktoj, kaj proksime kaj malproksime. En la proksimaj ekzamenoj estas ankaŭ tri dioptriaj lensoj uzitaj.

La Worth-testo, aŭ kvarpunkta probo mezuras la subjektivan vidadon. Oni donas al la dekstra okulo ruĝan, al la maldekstra verdan lenson. Oni demonstras al la ulo kvar punktojn en distanco de kvin metroj: unu estas verda, unu estas ruĝa, kaj unu (du?) estas blanka. La ulo devas diri, ke kiom kaj kiaj punktojn vidas. Se li estas straba, li vidas nur verdajn kaj ruĝajn punktojn.

Oni ekzamenas la okulon per aliaj metodoj, kaj mezuras la reakciojn de la pupilo. Se estas paralizo trovita, aŭ mankas la divergenco, oni ekzamenas ankaŭ tiujn per neurologiaj ekzamenoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La kuracado de la strabismo devas direktiĝi antaŭ ĉio al la ĝenerala sanstato de la paciento. Tiu postulas multan paciencon kaj jarojn, kiu postulas la kunlaboron de la kuracisto kaj la familio.

La kovra teĥniko estas la plej pli konita kaj uzita metodo. Komence la bona okulo estas kovrita. Oni devas ŝanĝi la kovron minimume duontage semajne, ĉar la bona okulo povas igi ambliopa. Tiu fazo daŭras ĝis kiam la malbona okulo vidas bone. Tiun signas, ke la strabismo igas alterna. Farita pli frue, estas tiu metodo pli rapida kaj aldonas pli bonan vidadon al la malbona okulo. Se la infano estas 6 jara, ĝi postulas unu jaron. Ĝi povas iom helpi ankaŭ al plenkreskiĝuloj, sed ĝi ne restarigas la normalan vidadon.

Komence ankaŭ la alterna strabismo estas kuracita per la alterna kovro. Oni povas per tiu malhelpi aŭ ĉesigi la anomalan retinan korespondecon. Poste oni donas al la infano okulvitron, kiu korigas la straban okulon proksime, kaj la fiksan okulon malproksime (monovida teĥniko). Ankaŭ beboj povas surhavi okulvitron.

Se la infano evolvigis lian plenan vidakrecon, oni povas operacii lin. Se la infano estas 3 aŭ 4 jara, ankaŭ la spaca vidado estas restarigebla, kiun helpas okulaj ekzercoj. La celo estas la kuracado de la strabismo, aŭ fari ĝin pli malgranda, ol 5 gradoj. Poste oni ekzamenas la okulojn, kaj donas novan okulvitron, se ĝi necesas. Ankaŭ la kaŝita kaj la komence malgranda strabismo estas kompensita tiel.

La strabismo kun paralizo faras teamolaboron necesa. Post la plej fruaj simptomoj la teamo atendas, ĝis kiam la stato stabiligas. Post la operacio oni korigis per okulvitro la strabismon, se ĝi estas necesa.

La okulaj ekzercoj indikitaj por perturboj de la refrakto estas aplikindaj tiukaze.

Fontoj[redakti | redakti fonton]