Strachotice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 48° 47′ 46″ N 16° 10′ 20″ O / 48.79611 °N, 16.17222 °O / 48.79611; 16.17222 (mapo)
Strachotice
germane Rausenbruck
municipo
Strachotice, kostel.jpg
Preĝejo de sankta Georgo
Oficiala nomo: Strachotice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Rivero Dijo
Situo Strachotice
 - alteco 197 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 46″ N 16° 10′ 20″ O / 48.79611 °N, 16.17222 °O / 48.79611; 16.17222 (mapo)
Areo 20,48 km² (2 048 ha)
Loĝantaro 1 012 (2022)
Denseco 49,41 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1190
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 29
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594822
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Strachotice
Retpaĝo: www.strachotice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Strachotice (germane Rausenbruck) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Znojmo en Sudmoravia regiono apud Dija-mueleja kanalo proksimume 11,5 km sudoriente de Znojmo. Vivas ĉi tie 1 012 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

Municipo Strachotice estiĝis en loko de grava travadejo tra rivero Dijo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1190.

Pli poste ĝi estis alinomita al Rausenbruck[1], kion estas libere tradukebla kiel ekstera ponto Ĝi estis tre signifa municipo, pri kio atestas tio, ke ĉi tie okazis du foiroj po semajne same kiel en Znojmo. En la municipo estis tre grava ponto trans marĉoj.

La ekloĝintoj el Rausenbruck fondis en la ĉirkaŭaĵo vicon da municipoj, el kiuj plej signifa estis municipo Ječmeniště, kiu estis detruita post la jaro 1948, ĉar ĝi troviĝis en limregiona zono.[2] Sur ĝia loko elkreskis kazerno de limregiona soldata roto, el kiu estas hodiaŭ cerva farmo. Fragmentojn de la eksa municipo eblas vidi ĝis hodiaŭ.

La municipo estis post la dua mondmilito kaj post forŝovo de germanoj ĝisloĝigita kaj iell estis traŝiritaj la eksajn ligilojn. En la municipo eĉ plu agadas kelke da agrikulturistoj, kiuj plejparte mastrumas sur luigitaj parceloj aŭ sur parceloj akiritaj en restitucio post la jaro 1989.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Georgo el duono de la 18-a jarcento, en ĉirkaŭaĵo barokaj statuoj
  • Statuaro de La plej sankta Triunuo
  • Niĉa kapeleto

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]