Nomo de la vilaĝo unue aperiĝas en akto de vroclava episkopo Przedslav el Pogorelo el la jaro 1347, kiu kadre de havaĵa egaligo inter episkopo de Litomyšl kaj la kanonikaro alordonis Strakov al la episkopo. Episkopo Jan Železný el Litomyšl mencias Strakov kiel parton de sia havaĵo en la jaro 1398. En la jaro 1547 alfalis Strakov al la kastela sinjorejo en Litomyšl. De sia ekesto estis Strakov ĉeĥa vilaĝo kaj la germana nomo Strokele aŭ Strockele aperas unue nur en la jaro 1789.
Sur vilaĝplaco troviĝas baroka kapelo de Sankta Maria el la jaro 1734, centra, kvadrata kun rondigitaj anguloj kaj duoncirkla fermo. La kapelon kronas malgranda tureto, svelta kun eminenta kupolo. La enirejo kaj fenestroj estas oblongaj, duoncirkle finitaj, fasadoj nemembrigitaj. La volbo estas kruca, en la fermo konĥo kun segmentoj. Altareto estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento.
En la vilaĝo estas du areoj de somerfinaj kabanoj. 4 km okcidente troviĝas fontejo Zlatá studánka, al kiu gvidas el Litomyšl kaj el Česká Třebová ruĝe signita, alternative verde signita, turismaj padoj.