Strando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strando estas relative plata ĉeborda linio kovrita per gruzo, sabloŝtonetoj.

Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉ. 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj).

Turismo kaj ripozo

Strandoj ofte estas populara ripozloko. Tiuvidpunkte strando plej ofte nomiĝas plaĝo en Esperanto.

Eksteraj ligiloj