Stranga Heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Stranga Heredaĵo
Stranga Heredaĵo
Aŭtoro Heinrich August Luyken
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
v  d  r
Information icon.svg

Stranga Heredaĵo [1] [2] estas romano originale verkita de Heinrich August Luyken kun multaj aludoj al Esperanto, eĉ la heroo de la romano mem estas eminenta esperantisto, kiu havas detektivajn kapablojn. Eldoniĝis 1922.

Konciza enhavo de la romano[redakti | redakti fonton]

Juna esperantisto Leonard Marston laboras en fabriko, kiu apartenas al vidvo Hugo Vincent kaj lia duonfratino Delfino Haverford, kiu okupiĝas pri spiritismo. S-ro Vincent havas du infanojn, knabon Malkomo kaj duonfilinon Lorna. Kiam la patro de Leonardo estas mortanta, li konfesas, ke la jam forpasinta s-ino Vincent estis lia unua amo kaj ke li ĵuris al ŝi, ke li sekrete protektos ŝiajn infanojn kontraŭ danĝeroj de la vivo. Sed ĉar li mem nun mortas, li postulas de la filo ĵuron, ke li transprenos tiun taskon.

Delfino Haverford amis Roberton Travers, sed li forveturis al Afriko post sia vizito ĉe Hugo Vincent. Delfino estas konvinkita de Hugo ŝin kalumniis antaŭ ŝia fianĉo. Foje ŝi ekvidis ĉe la lago spiriton de Roberto kaj post kelkaj tagoj venis informo, ke Roberto estis mortigita de berberoj.

Pasis dek jaroj. Montriĝis, ke Delfino venĝas kontraŭ sia duonfrato per lerta ruinigo de liaj infanoj. Al la knabo ŝi donadis drogojn, kiuj lin venigis je rando de frenezeco. Kaj knabinon ŝi enlogis en la domon de spiritistaj fanatikuloj.

Leonardo foje ekvidis fremdulon, kiu sin nomis David Hill, sed Leonardo rekonis en li la „mortintan“ Roberton Travers. Sekvas lin ĝis Meksiko, kie ili renkontiĝas dum aventura evento - ili savas homan viktimon oferbuĉotan sur altaro de malnovaj aztekaj dioj. S-ro Travers konfesis, ke mortigita estis lia amiko Hills kaj ke li akceptis lian nomon kaj ŝajnigis propran morton. Por Delfino li donis al Leonardo leteron. Kiam Delfino konstatis, ke ŝia amato ankoraŭ vivas, ŝi ekhontis, ke ŝi venĝis kontraŭ la infanoj. Leonardo savis knabinon Lorna el la domo de spiritistoj, sed la knabino malsaniĝis kaj mortis.

Eksplodas la unua mondmilito, dum kiu Leonardo servas kiel flegisto kaj meditas, ĉu esperantismo aŭ aliaj pacifismaj movadoj povas garantii la pacon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]