Stranger Things
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Stranger Things (esperante Strangaj Aĵoj aŭ Strangaj Aferoj) estas usona horora televida serio farita de Netflix. La serio sekvas la rakonton de kvar knaboj en la fikcia urbeto Hawkins, Indianao. La knaboj, kun la helpo de amikoj, devas savi la urbon de multoblaj sangavidaj monstroj kaj trovi sian mankantan amikon Will Byers. Dume, la loka registaro faras danĝerajn eksperimentojn, malfermante portalon al alia universo. Ĝi estas inter la plej ikonecaj sciencfikciaj serioj de lastatempaj tempoj.