Strangolado
Aspekto
(Alidirektita el Strangoligo)

Dum strangolado estas la kolo de viktimo kuntirita per strangolilo, dum kio tiron de la strangolilo plenumas la viktimo mem (sinmortigo), kriminto (murdo) aŭ objekto (sinmortigo, murdo, akcidento). La morto dum strangolado okazas per simila maniero kiel dum pendumo, do per kunagado:
- premo de vago
- premo de karotidoj kaj pro tio malebligo de fluo de sango en la cerbon
- fermo de spirvojoj
Kutime ne estas tute fermita laringo kaj la morto dum strangolado daŭras pli longe ol dum pendumo.
La plej ofta kaŭzo de strangolado estas murdo, eble estas ankaŭ sinmortigo. Akcidentoj estas proporcie raraj. En kelkaj landoj estis uzata eĉ ekzekuto per maŝino, kiu la kondamniton strangolis, garoto.