Strategia Plano de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La strategia plano de la Universala Esperanto-Asocio estas dokumento periode verkita por direkti la laborojn de UEA. De ilia komenco en 1955 ĝis nun, UEA havis sep strategiajn planojn. La agadkampoj antaŭviditaj en la strategia plano estis ŝanĝitaj en 1983 (post la Lapenna-epoko) kaj denove en 2013.

En 2022 diskutado pri nova strategia plano okazis en komitataj forumoj ĉe la Universala Kongreso kaj estis planata por la Forumo de UEA kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto, kun intenco ke la plano estu konciza kaj konkreta.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Plano Komentoj Strukturo
Baza Labor-programo de UEA (1955)[2][3] Unua laborplano de UEA, kreita de Ivo Lapenna sekve de la Rezolucio de Montevideo Eksteraj Taskoj
Internaj Taskoj
Dua Baza Laborprogramo de U.E.A. (1962)[4][5] Celo
Internaj Taskoj
Eksteraj Taskoj
Tria Baza Laborprogramo de UEA (1973)[6] Ĝi fariĝis temo de konflikto en UEA. La Komitato akceptis ĝin kvankam la Estraro malaprobis ĝin kaj Lapenna, tiam ankoraŭ prezidanto, akre kritikis ĝin.[7] Celo
Internaj Taskoj
Eksteraj Rilatoj
Laborplano de UEA por la periodo 1983-1987[8] Unua laborplano post la Lapenna-epoko Informado
Edukado kaj instruado
Aplikado
Organizaj rimedoj
strategia plano de 1989[9][10] Disvastigo
Utiligo
Edukado
Strategia Laborplano de UEA 2001-2010[11] Eksvalidiĝis en 2010 sen aprobo de nova plano. Informado
Instruado
Utiligado
Strategia Laborplano de UEA 2013-2017[12] Pli detala ol antaŭaj laborplanoj. Iuj kritikis, ke ĝi estas tro ambicia kaj fakte ne realigita.[13] Eksvalidiĝis en 2017 sen aprobo de nova plano. Konsciigo
Kapabligo
Komunumo
Kunordigo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charters, Duncan. 2022. "Strategia Planado". Esperanto 1373 (11).
  2. "Baza labor-programo de UEA". Esperanto, junio 1955.
  3. Lapenna, Ivo. 1974. Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo". [1]
  4. "Dua Baza laborprogramo de U.E.A.". Esperanto, oktobro 1962.
  5. Lapenna, Ivo. 1974. Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj analizoj pri la Internacia Lingvo". [2]
  6. "Tria Baza laborprogramo de UEA". Esperanto, novembro 1973.
  7. Lapenna, Ivo. 1977. Hamburgo en Retrospektivo. 2-a eld. Kopenhago: Horizonto. 71, 131.
  8. "Laborplano de UEA por la periodo 1983-1987". Esperanto, novembro 1983.
  9. "Disvastigi, utiligi, konsciigi". Esperanto, februaro 1997.
  10. Estrara Raporto: Universala Esperanto-Asocio en 1989. Esperanto, majo 1989.
  11. "Al lingva demokratio: Strategia laborplano de UEA 2001-2010". [3]
  12. Strategia Laborplano de UEA 2013-2017 [4]
  13. "UEA forgesis sian Strategian Laborplanon". 2015. Libera Folio. [5]