Stratego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Strategos)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stratego (apartigilo)

Stratego (el la malnovgreka στρατηγός / stratêgós) estas supera milita oficiro.

En antikva Grekujo[redakti | redakti fonton]

En antikva Grekio, stratego komandas armeon aŭ floton.

En Ateno, je la 5a jarcento, strategoj havis potencon tiom politika kiom milita. Ekde 501, dek strategoj estis balotitaj ĉiujare de la popula asembleo.

Temistoklo, Kimono, Miltiado kaj Periklo estis famaj strategoj.

En Bizancio[redakti | redakti fonton]

En Bizanca Imperio, ekde la 11a jarcento, stratego estas la oficiro kiu komandas la thema-n (armeo kaj adminstra teritorio).

En nuntempa Grekio[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa greka armeo, stratigós (στρατηγός) estas la plej alta oficira rango. Tiun gradon havas la estro de la ĝenerala stabo de la nacia defendo, kiam li estas armea oficiro.