Strato Lenin (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Strato Lenin
улица Ленина
RU Tyumen Church of the Saviour.JPG
Vido al la preĝejo de Savinto
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 9′ 19″ N, 65° 32′ 2″ O57.155365.5339Koordinatoj: 57° 9′ 19″ N, 65° 32′ 2″ O
Antaŭaj nomoj: Спасская (Savinta; ĝis 1922)
Indekso: 625000, 625003, 625010, 625046
Longeco: 2520 m
Commons: Lenina Street (Tyumen)
Ikona ulica z lewej.svg
strato Respubliko
Ikona deptak plac.svg
Historia placo
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Perekopskaja (405 m)
Ikona ulica z lewej.svg
strato Krasin (545 m)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
strato Turgenev (695 m)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Semakov (845 m)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
strato Kirov (995 m)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Ĉeljuskincev (1,14 km)
Ikona ulica z prawej.svg
strato Dzerĵinskij (1,29 km)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Pervomajskaja (1,46 km)
Ikona deptak plac.svg
Kolora bulvardo
Traffic lights icon.svg
piedirejo (1,67 km)
Ikona ulica z lewej.svg
strato Vodoprovodnaja (1,7 km)
Ikona ulica z lewej.svg
strato la 8-a de Marto (1,83 km)
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Orĝonikidze (2,03 km)
Ikona deptak plac.svg
placo de Unueco kaj Konsento
Ikona ulica skrzyżowanie.svg
Traffic lights icon.svg
strato Profsojuznaja (2,44 km)
Ikona deptak początek T ulica.svg
Traffic lights icon.svg
strato Maurice Thorez (2,52 km)
v  d  r
Information icon.svg

La strato Lenin (ruse улица Ленина) en la urbo Tjumeno (Tjumena provinco, Rusio) troviĝas en la Centra kaj Kalinina administraj distriktoj kaj longas 2,52 km. Ĝi etendiĝas tra plejparto de la historia urbocentro kaj estas inter la plej malnovaj stratoj de la urbo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La strato ekas ĉe la fondoloko de la urbo, kie ĝi kuniĝas kun strato Respubliko apud la Ponto de Geamantoj. Poste ĝi preskaŭ tute rekte sekvas sud-orienten kaj haltas barita de strato Maurice Thorez. Ĝi dublas straton Respublikon, kiu iras paralele al ĝi 160 metrojn norde kaj tiuparte havas unudirektan trafikon en la norda direkto dum strato Lenin havas unudirektan trafikon en suda direkto.

Ĝenerala karakterizo[redakti | redakti fonton]

La strato spegulas la pli ol kvarjarcentan historion de la urbo. Ĝia komenca parto — ĝis strato Pervomajskaja — troviĝas en la historia zono, kie estas malpermesita konstruado de pli ol kvaretaĝaj domoj. Tiu malpermeso, kvankam kelkfoje neglektita, ebligis konservi malnovan etoson de la strato, kiu tiuloke grandparte konsistas el duetaĝaj domoj de negocistoj, konstruitaj fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj. La maldekstra parto de la kvartalo inter stratoj Pervomajskaja kaj Orĝonikidze formiĝis en la 1940-aj1950-aj jaroj, kiam la ĵuskreita Tjumena provinco bezonis decan administran centron kun oficejoj kaj loĝejoj por ŝtatoficistoj. Tio estas tipa ekzemplo de la Stalin-klasikismo. Ĝia dekstra parto estas okupita de Kolora bulvardo, fondita en 1931 kiel urboparko kaj komplete rekonstruita en 2003-2004. Post strato Orĝonikidze la bulvardo transiras je placo de Unueco kaj Konsento dum la maldekstra parto estas okupita de sovetiaj konstruaĵoj kaj skvaro Nemcov. Post strato Profsojuznaja iuj ajn konstruaĵoj tute malaperas kaj la strato haltas barita de strato Maurice Thorez.

Unika trajto de la strato estas, ke en dum jarcentoj najbaras temploj de la kvar religioj — ortodoksismo, katolikismo, islamo kaj judismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La strato komenciĝas ĉe la fondoloko de Tjumeno, kio ligas ĝin al la unuaj paĝoj de la urba historio[1].

La strato ŝuldas sian nomon al la Savinta preĝejo (ruse Спасская церковь) eknomiĝis Savinta (ruse Спасская), situanta ĉe kruciĝo kun strato Ĉeljuskincev ekde 1794[2][3].

Dum longa tempo malgraŭ sia grava signifo ĝi restis nepavimita kaj post pluvoj transformiĝis je kaĉo preskaŭ netrairebla, nek veturebla[4]. Lokano rememoris ke post grandaj pluvoj en 1919 li vidis kamparanon kies ĉevalo dronis apud la preĝejo de Savinto en koto, do li devis maljungi ĝin kaj eltiri ĉe le la vosto[5].

Fine de la 18-a jarcento la strato atingis la nunan straton Pervomajskaja, post kiu jam troviĝis malplena tereno, kie la urbanoj paŝtis brutojn. En 1861 tiun areon okupis Bazarplaco, kiu etendiĝis ĝis la nuntempa strato Orĝonikidze, post kiu estis jam fabrikoj kaj metiejoj, kaj domaĉoj de proletoj kaj marĝenuloj. La urbo fakte finiĝis tie, ĉar strato Orĝonikidze tiutempe estis parto de Moskva landvojo, kiu de strato Respubliko (tiam — Cara) iris suden preter malliberejo kaj poste ekster la urbon[6].

Ekde la nuna strato Maurice Thorez etendiĝis kvartaloj de unuetaĝaj domaĉoj, kie loĝis proletoj de apudaj fabrikoj kaj marĝenuloj. La maldekstra parto nomiĝis Kuznici (Forĝejoj), la dekstra — Sarai (Tenejoj). Tio estis la plej malkomfortaj kaj krimecaj urbopartoj.

La 5-an de novembro 1922 okaze de la 5-a datreveno de la Oktobra revolucio la strato estis alinomita, same kiel dekoj de aliaj urbaj stratoj.

En la 1930-aj oni daŭrigis la straton ĝis la nuna strato Profsojuznaja, kie ĝi finiĝis barita de fervoja linio, kiu ligis la Transsiberian fervojon kaj riverhavenon Tura. En 1988 la fervojo estis malmuntita. Printempe 1998 strato Lenin estis longigita ĝis strato Maurice Thorez[7].

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

De komenco ĝis strato Perekopskaja[redakti | redakti fonton]

Maldekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La strato komenciĝas ĉe la triangula Historia skvaro, limigita de stratoj Respubliko kaj Lenin, kaj de la gastokorto.

En 1952 tie estis starigita monumento al Lenin, forigita en la 1990-aj jaroj[8].

Nun sur ĝia loko staras fera vojranda kruco kiel simbola donaco de la siberiaj kozakoj al la kozaka atamano Ermak. La krucon la kozakoj starigis la 6-an de decembro 1992 okaze de la 410-a datreveno de la Siberia Kozaka Armeo surloke de la supozebla kampado de Ermak kaj lia taĉmento en 1582. En junio 1994 la lokon vizitis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio Aleksio la 2-a[9], kiu faris antaŭ ĝi preĝon "Al la atamano Ermak kaj liaj kamaradoj" — unuafoje en la postrevolucia historio de Rusio. Por la ceremonio oni aldonis pliajn granitajn rokaĵojn al la monumento.

Kelkfoje la urbaj aŭtoritatoj provis forigi la krucon, starigitan sen oficiala permeso, sed ĉiam haltis pro protestoj de la kozakoj kaj ortodoksuloj. Same malsukcesaj estis provoj de tiuj lastaj starigi en la skvaro monumenton al Ermak, kontraŭ kio akre protestis la tatara komunumo[10]. Ankaŭ la aŭtoritatoj dubis pri la politika ĝusteco de tiu ago, proponante interalie kiel alternativon starigi tie la monumenton al la urbofondintoj. Post longaj diskutoj en la urba kaj provinca parlamentoj ĉio restis sen ŝanĝoj[11].

En marto 2010 la aŭtoritatoj planis instali tie novan monumenton, dediĉitan al la Laborantoj de la Ariergardo dum la Dua mondmilito. La kruco estis forigota aŭ almenaŭ ŝovota flanken, kaj jam malmuntita kun aprobo de kozaka organizaĵo[12]. Post enmiksiĝo de aliaj kozakaj organizaĵoj kaj de la menciita sacerdoto, oni restarigis la krucon. La urba administracio anoncis konkurson pri dezajno de la skvaro[13] dum la monumenton al la Laborantoj de la Ariergardo oni decidis instali en skvaro de Nikolao Maŝarov[14]. Venis pluraj proponoj, kaj okazis la reta voĉdono[15][16], tamen finfine neniu projekto estis realigita kaj la kruco restis surloke[17].

La skvaro longan tempon restis sennoma. En 2004 ĝi ricevis pli neŭtralan kaj la unuan oficialan nomon — la Historia skvaro[18].

Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj tie kreskis multaj arboj kaj arbustoj, plejparte forhakitaj dum la rekonstruo.

La placon sekvas longa duetaĝa gastokorto forme de duono de nefermita kvadrato, kies centra parto etendiĝas laŭlonge de la strato. Ĝi estis konstruita en 1848 por gastoj, kiel oni nomis aliurbajn negocistojn, venintajn por vendi siajn varojn. Tie okazis foiroj kaj ĉiutaga vendado. Origine oni planis fari ĝin duoble pli granda, do devis aperi la dua parto, simetrie turnita al strato Lenin, sed tiuj planoj neniam plenumiĝis. Komence de la 20-a jarcento komercaj aktivaĵoj translokiĝis al la oble pli granda Bazarplaco, sekvinte la ĝeneralan progreson de la urbo orienten. La gastokorto perdis sian iaman gravecon kaj en 1905 laŭ iniciato de la urbestro Andreo Tekutjev estis transformita je kazernoj de la Tobolska infanteria regimento[19]. Dum la rilata rekonstruo oni interalie masonis mezan parton de la arkoj, kiuj origine etendiĝis tra ambaŭ etaĝoj. En 1939-1946 tie troviĝis la Tjumena Milit-Infanteria lernejo. Nun en la konstruaĵo sidas la Tjumena provinca militkomisarejo kaj la Tjumena instituto pri kulturo. Al strato Lenin estas direktitaj enirejoj de la militkomisarejo dum la gastokorto apenaŭ videblas malantaŭ alta brika barilo, ornamita de propagandaj militistaj afiŝoj.

Sekvas la fama Lenin-banejo ruse Ленинская баня) ankaŭ konata kiel La Ronda banejo (ruse круглая баня) pro sia ideale ronda formo. Ĝi estis konstruita en 1929-1932 laŭ dezajno de la petrograda arkitekto Аleksandro Nikolskij kiel la publika banejo. La trietaĝa konstruaĵo estas la sola en la urbo ekzemplo de konstruktivismo. La aŭtoro elektis la rondan formon kiel optimuman por konservi varmon. La ejoj estis disponitaj laŭ koncentra maniero: en la ekstera cirklo troviĝis vestejoj, en la meza — sapejoj kaj en la centra, interna cirklo situis vaporejoj[20]. Tio estas malgranda kopio de la banejoj, konstruitaj de la sama arkitekto en 1927-1930 en Leningrado. Unu banejo, same nomata La Ronda, ĝis nun funkcias en Placo de Kuraĝo, dum alia nomata Giganto estas fermita [21][22]. Laŭ legendo la ronda banejo estis konstruita al brikoj de la eksplodita Anunciacia katedralo, kiu staris apude en strato Respubliko. Sed en realo la katedralo estis detruita en junio 1932, kiam la banejo jam estis preta[23].

Dum la sovetia periodo tio estas la banejo. Dum la Dua mondmilito ĝi estis vizitata interalie de la militistoj, lernantoj de la militlernejoj kaj krome servis kiel desinfektejo por la evakuitoj[24]. Poste ĝi servis kiel ordinara publika banejo. Nokte la 1-an de marto 1985 en la banejo estis fondita la unua (neformala) tjumena rokmuzika klubo[25].

Fine de la 1990-aj jaroj en la banejo aperis apartaj saŭnoj, frizejo kaj manĝejo[20]. Ekde 2006 la banejo staras malplena kaj tute ne prizorgata, nek gardata, vizitata de marĝenuloj. Planoj de la urbaj aŭtoritatoj detrui ĝin kaŭzis grandan indignon de la urbanoj, kiuj subskribis protestajn leterojn[26], manifestaciis[27], eldonis libron pri la banejo[28][29] kaj eĉ aranĝis fulmobandon forme de nuda fotoserio kun protestaj afiŝoj[30]. Finfine la planoj pri ĝia detruado estis nuligitaj[31] kaj la konstruaĵo eniris la liston de la historio-kulturaj heredaĵoj[32]. Ekde tiu tempo oni proponis transformi ĝin je junulara centro[33], aktivejo de kreema junularo[34][35], ekspoziciejo[36], planetario[37].

Tamen ĝis nun okazis neniuj rekonstruaj laboroj. La apuda tereno estas uzata kiel parkumejo.

Finas la kvartalon la Nikolajeva lernejo, fondita de la municipo en 1896. tio estas tipa por tiu tempo ligna domo sur brika duonkelo. La konstruaĵo estas bela specimeno de novklasikismo, ĝiaj lignaj elstaraĵoj imitas ŝtonan konstruaĵon. rimarkindas la fajna meandra ornamaĵo, ĉizita laŭ ligno[38]. Nun ĝin okupas militista fako.

Dekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La strato komenciĝas de la Historia placo, kiu pravigas sian nomon, pravigas sian nomon, ĉar situas en la fondoloko de la urbo, ĉe kunfluejo de riveroj Tjumenko kaj Turo. Sur tiu ĉi loko la 29-an de julio 1586 estis fondita Tjumeno, pri kio informas la memorŝtono en ĝia nord-okcidenta parto. Ĉi tie apris la unuaj administraj konstruaĵoj, inkluzive de la urbodomo, kiu ĝis nun staras ĉe la sud-orienta limo de la placo, transformita je muzeo.

La 9-an de majo 1968 sur la placo estis solene malfermita la unua en la urbo Memorialo de la Venko en la Dua mondmilito kun eterna flamo. Ĝi konsistas el obelisko 28 metrojn alta kaj betona bareliefo bildiganta eventojn de la milito[39].

La 8-an de majo 2015 estis solene malfermita nova bareliefo, kiu anstataŭis la kadukiĝintan malnovan. Ĝi havas areon 72 m kaj estas farita el bronzo. La bareliefo bildigas la ŝlosilajn puntojn de la milito: la nazia invado, batalo ĉe Moskvo, batalo ĉe Kursko, Stalingrada batalo, sieĝo de Leningrado, laboro de ariergardo, Venkoparado de 1945 sur la Ruĝa placo[40].

Ĉe la suda parto de la placo situas la malnova urbodomo (domo N 2) konata kiel la Urba Dumao (ruse Городская Дума), ĉar origine tio estis la sidejo de la urba administracio, poste transformita je muzeo. Ĝi estis konstruita en 1828-1834 en la novklasika stilo. Krom la urba dumao en la domo sidis arkivo, juĝejoj, urbestro, metiista organizaĵo, urba banko. Sur ĝia frontono videblas horloĝo, farita en 1857 laŭ modelo de la horloĝo en la Moskva Kremlo[41]. En 1922 la ejo estis transdonita al la muzeo, kiu ekde tuiam okupas ĝin. Tie funkcias provizoraj kaj daŭraj ekspozicioj, dediĉitaj al la historio, kulturo kaj naturo de la Tjumena provinco[42].

Post la muzeo sekvas larĝa ŝtuparejo, kondukanta malsupren — al la stadiono “Geolog” (Geologo) kaj apudaj sportejoj.

Post ĝi etendiĝas longa domo N 2a de la komerca centro “Panorama” (Panoramo), aperinta en la 2000-aj jaroj sur loko ĝis tiam malplena. Ĝi konsistas en blokoj kaj krom la menciita oficejaro gastigas la 4-stelan hotelon “Spasskaja” (la Savinta), kafejon “ReMix” de la reto “Maksim”, kelkajn vendejojn kaj restoraciojn.

La menciita hotelo estis dezajnita de la arkitekto Elena Gubina[43] sub gvido de la arkitekto Olga Ivleva (entute la dezajnon faris kvin moskvaj arkitektoj). Origine oni planis dediĉi ĝin al la fama rusia kaj sovetia inĝeniero Vladimir Ŝuĥov, sed poste decidis ke tiukaze ĝi similos al la jama loka hotelo “Remezov”, dediĉitan al la fama kartografo, do decidis dezajni ĝin en la stilo de la Arĝenta epoko de la rusa kulturo. Pro tio la restoracio de la rusa kaj eŭropa kuirartoj nomiĝas Djagilev, la konferencejo ricevis la nomon Maleviĉ, la kunvenejo nomiĝas Benois, la baro estas baptita Lev Bakst[44], sur muroj pendas kopioj de pentraĵoj de tiu epoko kaj la ĉambroj estas dezajnitaj en la regenta stilo[45].

La hotelo malfermiĝis la 27-an de decembro 2011, enhavas 84 ĉambrojn kaj apartenas al la internacia reto Best Western en la kategorio Best Western+[46].

Ĝin sekvas la duetaĝa domo N 4a, konstruita en la 1880-aj jaroj. Ĝia posedanto estis la negocisto de la 2-a rango Vasilij Kopilov (1848-1921), kiu okupiĝis pri vendado kaj fabrikado de brikoj. Li posedis brikan fabrikon en la sud-orienta urboparto, kaj pro tio la tuta areo inter strato Kuzneĉnaja (nun – Maligin), la Transsiberia fervojo, fervoja branĉo al la riverhaveno Turo kaj la Tekutjev-tombejo, eknomiĝis ruse Копыловские сараи (Kopilov-stokejoj). Li estis deputito de la urba dumao en 1889-1893 kaj en 1899-1906, ekde 1907 servis kiel vic-urbestro, agadis kiel paroĥestro de la preĝejo de Savinto. Sed fine lia entrepreno bankrotis, li perdis la negocistan statuson kaj mortis en ekstrema mizero[47]. En la 1990-aj jaroj la konstruaĵo estis grave rekonstruita, fakte de la origina domo restis nur fasado. Ene sidas restoracioj, baroj kaj noktokluboj.

Sekvas la simpla duetaĝa fera konstruaĵo (domo N 6) de la Sporto-Saniga Komplekso (ruse Спортивно-оздоровительный комплекс, mallonge: ruse СОК) de la Tjumena Ŝtata Universitato. Ĝi estis konstruita en 1990 kaj enhavas du sporthalojn, vestejojn kaj du saŭnojn[48]. Tie ekzercas studentoj kaj kaj ankau eksteruloj[49].

La kvartalon finas la unuetaĝa domo, kiu staras ĉe angulo de stratoj Lenin N 8 kaj Perekopskaja N 6. Tio estas restaĝo de la bieno, konstruita fine de la 19-a jarcento. Ĝia origina posedantino estis la filisterino A. I. Kostina. Komence de la 20-a jarcento ĝi transiris al la filistero kaj ŝtatoficisto S. N. Ivanov kaj lia edzino E. S. Ivanova. En la domo funkciis vendejo de la kompanio de Ĉinjajev kaj Korovin. En la sovetia kaj sekvinta periodo tie troviĝis vendejo de fruktoj kaj legomoj. Nun tie sidas urbaj aŭtoritatoj kaj la artlernejo de Znamenskij[50].

De strato Perekopskaja ĝis strato Krasin[redakti | redakti fonton]

Maldekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La strato komenciĝas de la domo N 7 ĉe angulo kun strato Perekopskaja. Tio estas la Preĝejo de Sankta Jozefo, konstruita de la pola komunumo en 1903-1906 kaj nun funkcianta. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.

Post ĝi etendiĝas la kvinetaĝa loĝdomo, konstruita en 1968, en kies unua etaĝo funkcias la municipa stomatologia kliniko N 1[51].

Finas la kvartalon subĉiela parkumejo, aperinta en 2003 post detruo de tri konstruaĵoj, kiuj formis islaman religian komplekson. Unu domo troviĝis sur loko de la parkumejo, du aliaj situis trans strato Krasin.

Fine de la kvartalo, antaŭ strato Krasin troviĝas sensemafora piedirejo.

Dekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La kvartalon malfermas la duetaĝa domo N 10, konsiderata inter la plej belaj en la urbo. Ĝi imitas palacon kaj estas konstruita en la eklektika stilo en 1887. Laŭ iuj datumoj ĝia kreinto povis esti la fama urala arkitekto, akademiano de la Rusia Akademio de Belartoj Julius Friedrich Johann Dutel[52].

Origine en la unua etaĝo funkciis vendejo de drinkaĵoj de la fratoj Dmitrijev, en la dua etaĝo troviĝis apartamentoj de la mastroj, kiuj komence de la 20-a jarcento ekluigis la ejojn. De la 13-an de decembro 1905 ĝis 1911 ĝian parton (evidente en la dua etaĝo) luis la juda komunumo por sia religiaj ceremonioj.

En la domo pasis junaĝo de la fama proleta poeto Vasilij Knjazev (1887-1938), filo de Maria Wysocki, kiu estis filino de Konstantin Wysocki (?-1887) – grava tjumena eldonisto, fotisto, entreprenisto kaj socia aganto. Tiujn jarojn la poeto priskribis en la romano “Avoj” (1934), kiun li publikigis sub plumnomo K. Sediĥ. Alia filo de la entreprenisto, Nikolaj Wysocki (1864-1932) iĝis geologo kaj honore al li estis nomita mineralo visockito[53]. En 1976 oni metis sur la domon la marmoran memorŝtonon pri Vasilij Knjazev[54].

Ekde 1973 ĝis 2007 tie funkciis la traŭmatologia kliniko, poste translokita al la 2-a provinca hospitalo en strato Melnikaite[55]. En 2015 nova, jam privata posedanto komencis restaŭradon kaj anoncis planojn malfermi en la domo hotelon kun restoracio kaj muzeo en unu el ĉambroj, dediĉitan al la iamaj posedantoj[56][55]. Tamen anstataŭe, sen fini la komencitajn laborojn, en majo 2018 la posedanto publikigis proponon pri vendado de la domo, kies areo konsistigas 1600 m², kontraŭ 250 milionoj da rubloj (ĉirkaŭ 4 milionoj da dolaroj)[57].

Sekvas la sesetaĝa loĝdomo N 12 de la Tjumena Ŝtata Universitato, konstruita en 2005[58]. Ĝian unuan etaĝon okupas universitataj organizaĵoj dum en aliaj estas apartamentoj de la universitataj kunlaborantoj. Antaŭ la domo situas haltejo Universitetskaja (Universiteta). Malantaŭ la domo troviĝas la trietaĝa konstruaĵo de la sama universitato, sed jam ligita al alia strato — Perekopskaja N 15a. Tie sidas la Instituto pri Matematiko kaj Komputiko.

De strato Krasin ĝis strato Turgenev[redakti | redakti fonton]

Maldekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La tutan kvartalon tiuflanke okupas la la deketaĝa loĝdomo N 14/1, konstruita komence de la 2000-aj jaroj. Origine la unuan duonon de la kvartalo, nun transformitan en subĉiela parkumejo, okupis du konstruaĵoj, kiuj estis parto de la islama religia komplekso, formiĝinta en 1905-1908. Ĝia kerno estis moskeo, detruita en junio 2003. Ĝia detruado kaŭzis grandan indignon de la tatara kaj islama komunumoj, kiuj postulis redoni la konstruaĵojn.

Fine de la kvartalo videblas fasado de eta ruĝbrika domo, ankau detruita dum la konstruado de la menciita loĝdomo tiel ke nur ĝia fasado estis enkorpigita en la nova konstruaĵo. En la unuaj etaĝoj de la domego funkcias oficejoj kaj granda komputila vendejo.

Fine de la kvartalo, antaŭ strato Turgenev troviĝas sensemafora piedirejo.

Dekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La kvartalo komenciĝas de gisfera pordego, fermanta la vojon al veturejo inter la antaŭaj konstruaĵoj de la Tjumena Ŝtata Universitato kaj sekvanta ilin la trietaĝa Financo-Ekonomika Instituto de la sama universitato (domo N 16), malfermita en 1997[59]. La instituto ekfunckiis la 1-an de decembro 1997, la oficiala malfermo okazis en februaro 1998[60].

En la menciita veturejo, malantaŭ la barilo, videblas statuo de Sankta Tatiana, kiu en Rusio estas konsiderata aŭspiciantino de la Moskva Ŝtata Universitato kaj la studentaro ĝenerale. Ĝi estis malfermita la 25-an de januaro 2015, en la Tago de Tatiana, festata kiel la tago de la rusia studentaro, kaj bildigas junan virinon en tuko, starantan sur tri libroj. Ĝin kreis la tjumena skulptisto Pavel Rosljakov laŭ iniciato de Tatjana Kokareva[61]. Jam post kelkaj tagoj la fingroj de ŝia maldekstra mano estis rompitaj – ĉu pro celkonscia vandalismo aŭ pro tio, ke homoj manpremis ŝin dum fotado. Post restaŭrado oni iom ŝanĝis ilian formon por esti pli fortikaj[62]. Oni asertis, ke samjare en tiu ĉi loko estos kreita studenta skvaro, sed estis farita nenio[63].

La skuptaĵo elvokis akran kritikon de la urbanoj, malkontentaj pri ĝia amatora plenumo kaj arbitra lokigo fare de la estro de la Centra administracia distrikto Valerij Borisov, kiu jam starigis tra la urbo aron da tiaj amatoraĵoj sen aranĝi iujn paperojn aŭ konsulti la urbanojn. Origine li planis instali ĝin en la Placo de Batalantoj de la Revolucio ĉe strato Respubliko, post publika indigno nuligis la aranĝon, tamen lastmomente malfermis la statuon en la apuda strato Lenin[64]. Interalie oni kritikis la artaĵon pro tio, ke la sanktulino tretas la librojn, sed la aŭtoro respondis ke tio estas nura simbolo de la malfacila lerna procezo[65]. La iniciatintoj (ĉiuj kun la sama nomo Tatiana) asertis, ke en Rusio ekzistas nur tri monumentoj al tiu sanktulino[66].

Sekvas la menciita instituto. Poste la kvartalon finas la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo, konstruita en 1781-1824. Ĝi situas ĉe angulo de stratoj Lenin kaj Turgenev. Unuafoje preĝejo kun tiu nomo estas menciata en 1616. En 1697 ligna preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo forbrulis. Oni konstruis la novan sur la sama loko, sed en 1766 ankaŭ ĝi forbrulis dum la granda incendio, detruinta la tutan urbon (krom urbopartoj situantaj trans la riveroj Turo kaj Tjumenko)[67]. Unue oni planis ĝin unuetaĝa kun alkonstruaĵo honore al Johano Baptisto, sed dum la konstruado decidis krei la duetaĝan templon, kies unuan etaĝon okupos la hejtata preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (konsekrita la 7-an de junio 1791 de Treadij, la estro de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio) kaj la duan — nehejtata preĝejo de la Senkapigo de Johano Baptisto (konsekrita la 10-an de aŭgusto 1824 de Ambrosio, la arkimandrito de la Tjumena monaĥejo de la Sankta Triunio)[67][68]. Longa historio de la konstruado speguliĝas en aspekto de la templo. Ĝia unua etaĝo montras stilon de la frua baroko dum en la supra parto jam senteblas klasikismo[68].

En 1897 la paroĥanoj petis permeson konstrui la maldekstran (nordan) alkonstruaĵon omaĝe al la sanktulo Simeono de Verĥoturje, miraklofaranto kaj aŭspicianto de Siberio, ĉar la preĝejo jam ne povis enspacigi ĉiujn preĝantojn, speciale dum grandaj festoj. En novembro la eparĥia arkitekto Bogdan Zinke preparis dezajnon por konstruado de du alkonstruaĵoj — de la suda kaj norda flankoj. Tamen aprobita estis nur la dua (norda) dezajno, kiu estis ekkonstruita la kaj konsekrita la 3-an de oktobro 1899[67]. En 1892 ĉe la preĝejo estis malfermita la unua en la urbo paroĥa lernejo.

Laŭ ordono de la 10-a de decembro 1929 la preĝejo estis fermita kaj oni uzis ĝin kiel amasloĝejon, stokejon, oficejon, lavejon ktp. La kupoloj estis forigitaj, la sonorilturo detruita[67]. En 1991 la preĝejo estis transdonita al la Tobolsko-Tjumena eparĥio[69]. En 1995 komenciĝis la rekonstruado kaj la 21-an de novembro 1999 en la tago de kermeso, en la alkonstruaĵo de Mikaelo la Ĉefanĝelo okazis la unua post longaj jardekoj diservo[68]. En 2005 estis konsekritaj kaj starigitaj novaj sonoriloj sur la restarigita sonorilturo[70]. Ekde 2003 funkcias la dimanĉa lernejo.

De strato Turgenev ĝis strato Semakov[redakti | redakti fonton]

Maldekstra flanko[redakti | redakti fonton]

Ĉe angulo kun strato Turgenev staras domoj N 23 kaj 25, okupitaj de fakoj de la Tjumen Ŝtata Universitato. En la sesetaĝa domo N 23, konstruita en 2003 laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Irina Iljina[71], sidas la Instituto pri Socio-Humanitaraj Sciencoj, kreita en septembro 2017 surbaze de la Instituto pri Filologio kaj Ĵurnalismo kaj la Instituto pri Historio kaj Politikaj Sciencoj[72]. Ĝi estas konektita per supertera fermita pasejo al la universitata librejo en strato Respubliko. En la domo N 25 funkcias laboratorioj kaj oficejoj de la universitato.

La kvartalon finas la kvaretaĝa domo N 23 (la sama numero!), aperinta ĉi tie fine de la 1940-aj — komence de la 1950-aj jaroj, al kiu en la 1960-aj jaroj estis alkonstruita la domo N 25, nun okupita de la universitato[73]. Origine tie sidis la urba hospitalo N 1, specialiĝinta pri brulvundoj. Kadre de strukturaj ŝanĝoj en la loka sanservo ĝi estis likvidita kaj en 2004 la konstruaĵon okupis la polikliniko N 3, kiu antaŭe sidis en strato Respubliko en la domo N 44. En 2006 ĝi estis grave rekonstruita[74].

Dekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La kvartalo komenciĝas de la domo N 24, konstruita en la 1870-aj jaroj por la urbestro kaj negocisto Prokopij Podarujev. En marto 1900 ĝi transiris al la entreprenisto Nikolao Maŝarov, kiu grave ĝin rekonstruis. En la sovetia periodo tie funkciis infana medicina konsultejo. En 1991 la domo estis transdonita al la Tjumena muzeo kaj en 1994 en ĝi malfermiĝis ĝia filio “Domo de Maŝarov” (ruse Дом Машарова) kun ekspozicio “La familia albumo”, dediĉita al la familia vivo de la tjumenanoj fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj kaj al la posedantoj de tiu ĉi domo. La konstruaĵo estis restaŭrita, interalie oni restarigis la malaperintan en la sovetia periodo terason, kiu tamen estas ligna dum tiu origina staris sur ŝtonaj kolonoj[75]. En la korto troviĝas kaleŝejo, en kiu nun sidas muzeaj fakoj.

Nikolao Maŝarov naskiĝis en 1865, devenis el kamparana familio de Permja gubernio kaj al Tjumeno translokiĝis kun la gepatroj kiam li havis 18 jarojn. Post fini popolan lernejon li servis kiel ŝipknabo en ŝipo de la tjumenaj negocistoj fratoj Kuĥterin, kaj promociiĝis ĝis kapitano. En 1897 li edziĝis al ilia fratino Ekaterina kaj ricevis grandan doton, kiun li uzis por lanĉi propran komercon. En 1899 li aĉetis ĉe negocisto A. G. Zakoljapin malgrandan gisferan fandejon kaj poste kune kun partneroj fondis la kompanion “Maŝarov kaj Partneroj”, kiu transformis la fandejon en gisferan fabrikon. Krome li estis la unua en la urbo vendisto de la “turka pizo” kiel oni nomis kafon.

En julio 1920 lia familio, kiu jam havis ok infanojn, evakuiĝis el Tjumeno kune kun la retiriĝanta armeo de Aleksandr Kolĉak kaj venis al Tomsko, kien jam fuĝis la fratoj Kuĥterin. Sed baldaŭ li estis arestita, juĝita kaj mortpafita kiel kontraŭrevoluciulo[76]. Lian nomon la 15-an de decembro 2006 ricevis la skvaro en strato Respubliko, apud loko kie iam troviĝis lia fabriko[77][78].

Antaŭ la muzeo situas haltejo Gosbank (Ŝtata banko).

Reston de la kvartalo okupas la domo N 26, fakte du domoj — la trietaĝa unue kaj duetaĝa fine. La plej malnova estas la duetaĝa domo ĉe angulo de stratoj Lenin kaj Semakov. Ĝi estis konstruigita fine de la 19-a jarcento de la negocisto kaj urbestro Prokopij Podarujev. Sed poste la negocisto bankrotis kaj en 1902 liaj posedaĵoj estis aĉetitaj de la banko, kiu setligis ĉi tie siajn fakojn dum la iama posedanto mortis en eta malantaŭa ĉambro, mizera kaj forgesita de ĉiuj, inkluzive la urbon al kies plibonigo li multe kontribuis kiel mecenato, interalie investinte 200 mil rublojn en konstruado de la Aleksandra Reala Lernejo (la urbestra salajro ekzemple estis 3 mil rublojn jare)[79]. Rimarkindas ke la domo staras ĉe angulo kun strato Semakov, kiu tiutempe nomiĝis Podarujevskaja (Podarujev) omaĝe al la senavara mecenato. Ekde 1922 tie denove sidis la banko kaj en 1960 aperis la apuda trietaĝa konstruaĵo, kiu nun staras inter ĝi kaj la muzeo “Domo de Maŝarov”[80].

De strato Semakov ĝis strato Kirov[redakti | redakti fonton]

Maldekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La kvartalo komenciĝas de la kvaretaĝa loĝdomo konstruita en 1966[81]. Ĝian unuan etaĝon nun okupas manĝejo, dentokuracejo kaj vendejoj.

Sekvas la unuetaĝa domo N 31, ricevinta en 2016 statuson de la kultura heredaĵo. En 1893 tiu ĉi tereno kun duetaĝa ligna domo kaj unuetaĝa flanka konstruaĵo estis vendita de la negocisto Alasin kaj la filistero Jurasov al la kompanio “Heredantoj de A. F. Poklewski-Koziełł”[82] por bezonoj de ĝia vinfabriko. En 1895 ambaŭ konstruaĵoj estis rekonstruitaj kaj samtempe aperis la unuetaĝa brika domo, kiu konserviĝis ĝis nun. Ĝi estis uzata kiel stokejo por maturiĝo de biero kaj vendejo. En kvar ĉambroj de la ligna domo loĝis oficistoj de la firmao, en la flanka konstruaĵo lokiĝis barelistoj.

Alfons Koziełł-Poklewski (1810 — 1890), la fondinto de la firmao, devenis el la pola nobela familio el Vitebska gubernio kaj estis kromnomata “la vodka reĝo de Uralo kaj Siberio”. Ĝis 1852 ĝi servis kiel ŝtatoficisto kaj eksiĝis kiel kortega konsilisto, kio estis altranga titolo. Li estis inter la unuaj siberiaj posedantoj de vaporŝipoj, havis en Permja kaj Tobolska gubernioj plurajn fabrikojn, kiuj produktis giston, bieron, vodkon, botelojn, feraĵojn, kemiaĵojn, bredis ĉevalojn, posedis minejojn de oro, arĝento, kupro kaj asbesto, havis bienojn en 17 urboj kaj 18 vilaĝoj, posedis 58 domojn kaj terenojn en 10 gubernioj. Li kontribuis al konstruado de la fervojo Ekaterinburgo — Tjumeno kaj fondis la fervojan stacion Poklevskaja (Poklewski) en la nuna Sverdlovska provinco (en la sovetia periodo la vilaĝo estis alinomita al Troickij kaj la stacio en 1963 iĝis Talica). Li estis grava mecenato, interalie helpis al la pola komunumo kaj grandparte danke al liaj monoferoj estis konstruita la preĝejo de Sankta Jozefo. Post lia morto en 1890 la komercon daŭrigis liaj filoj, kiuj fondis en Ekaterinburgo kaj Tjumeno du kompaniojn kun la samaj nomoj: “Heredantoj de A. F. Poklewski-Koziełł: Wikientij, Ivan kaj Stanisław”.

Origine la okcidenta parto de la domo kun la ĉefa enirejo de surstrate funkciis kiel vendejo dum aliaj ejoj estis uzataj kiel stokejo kaj servofakoj. En la sovetia periodo la konstruaĵoj estis uzataj kiel loĝejoj kaj produktejo de la ŝtrumpa fabriko. Ambaŭ lignaj konstruaĵoj malaperis, restis nur tiu brika, en kiu funkciis la psikiatria dispanserio. La strataj enirejoj estis transformitaj je fenestroj, la interna spaco disigita per vandoj je pluraj ĉambroj Nun dum pluraj jaroj ĝi staras vaka[83].

Finas la kvartalon la sesetaĝa domo N 33 (strato Kirov 40), konstruita en la 2000-aj jaroj. En ĝi sidas manĝejoj, vendejoj kaj oficejoj.

Dekstra flanko[redakti | redakti fonton]

La tutan kvartalon ankoraŭ okupas la nefinita loĝdomo 32/1, kiu iĝis la plej granda nefinita loĝdomo en la urbo kaj la unua detruita laŭ decido de la aŭtoritatoj. Antaŭe tie staris longa duetaĝa domo, konstruita en la 1950-aj jaroj. Konstruado de la nova domo komenciĝis en [1998]][84](laŭ aliaj informoj en 1999)[85] kaj devis finiĝi en 2002[86]. Laŭ oficiale aprobita dezajno la tjumena firmao “SAiD-Kompanio” devis konstrui la domon el tri sekcioj respektive kun kun 3, 4 kaj 5 etaĝoj. Sed en 2002-2003 la firmao ŝanĝis la dezajnon kaj aldonis pliajn etaĝojn, do finfine aperis la domo kun tri sekcioj po 8, 10 kaj 12 etaĝoj[85] kaj sume 80 apartamentoj, kies totala areo atingis 8500 m. La apartamentoj estis venditaj jam dum la konstruado kaj la vendado estis sukcesa, ĉar temis pri komfortaj loĝejoj en la historia urbocentro[84].

Ĝis 2004 la konstruado okazis malrapide. Printempe de 2005 ĝi vigliĝis, sed meze de 2006 la aĉetintoj rimarkis, ke aperis troaj etaĝoj kaj ekplendis pri tio ĉe la aŭtoritatoj, kiuj unue ignoris la problemon. Nur en oktobro 2007 la prokurorejo haltigis la konstruadon por 30 tagoj kaj postulis ke en tiu tempo la konstrua firmao aranĝu ĉiujn necesajn permesilojn. En 2009 (laŭ aliaj informoj en 2007) [84] oni komencis fortikigi la fundamenton por ke ĝi eltenu pliajn etaĝojn, sed ne finis la laborojn. Ekde 2009 la konstruado haltis definitive[87].

En 2008 la kompanio ŝanĝis la nomon al “PSK Kontinent”. La aldonado de pliaj etaĝoj estis kelkfoje aprobita de la aŭtoritatoj en 2009-2011[87]. Tamen oni ne sukcesis fini la konstruadon. La aĉetintoj protestis kaj petis enmiksiĝon de la aŭtoritatoj, manifestaciis antaŭ ministeriejoj en Moskvo kaj engaĝis tien plurajn gravulojn[88] . En 2012 al Tjumeno venis la eksa deputito de la Ŝtata Dumao kaj fama ĵurnalisto Aleksandr Ĥinŝtejn[87].

En 2013 la guberniestro Vladimir Jakuŝev taskigis la provincan Agentejon pri Hipoteka Kreditado solvi la problemon kaj fini la konstruadon. Tiucele la agentejo elaĉetis akciojn ĉe la moskva investinto de la projekto kontraŭ 170 milionoj da rubloj kaj mendis esploradon de la domo. La enketado konkludis, ke la konstruado okazis kun rompo de la konstruaj reguloj, interalie oni fuŝis pri fortikigo de la fundamento, pro kio ĝi iĝis eĉ malpli forta ol antaŭe[84]. En januaro 2015 oni ekis la krimenketadon kontraŭ du eks-direktoroj de la firmao[85], sed en januaro 2016 ĝi estis ĉesigita, ĉar en unu kazo jam pasis du jaroj ekde momento de la krimo (kio estas maksimuma tempolimo por la puno), kaj en alia kazo pro amnestio deklarita okaze de la 70-jara datreveno de la Venko en la Dua mondmilito[89]. En septembro 2017 la kompanio bankrotis[90]. La aĉetintoj de apartamentoj ricevis en 2015 rekompencon forme de apartamentoj en aliaj domoj, aĉetitaj de la municipo[91], sed la aĉetintoj de komercaj ejoj ricevis nenion[87].

En 2017 la viculo de ĝenerala prokuroro de Rusio Jurij Ponomarjov esprimis sian zorgon pri tro longa solvado de la konflikto al la guberniestro Vladimir Jakuŝev[88]. La 14-an de novembro 2017 la juĝejo agnoskis la domon farita kontraŭleĝa kaj ordonis detrui ĝin kiel tro danĝeran[87][92]. Sur ĝia loko oni planas krei skvaron[93]. En novembro 2018 kompanio, gajninta la municipan kontrakton, komencis detruadon de la domo, kiu devas esti plenumita ene de 250 tagoj[94]. La municipo pagis por tio 54 milionojn da rubloj (855 mil dolaroj)[95]. Se la malkonstruado kaŭzos damaĝojn al la apudaj domoj kaj speciale al la sinagogo, kiu staras senpere apud la domo kaj havas statuson de la historia heredaĵo, oni devos tuj haltigi la laborojn[88].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-04-08)Cara Remparburgo — de festejo al ludejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-05-04.
  2. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 46-47.
  3. Stanislavo Belov (2019-05-23)Stratoj de Tjumeno: labirinto de nomoj kaj historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2019-05-25.
  4. Stanislavo Belov (2018-11-19)Vojoj de Tjumeno aŭ Siberianoj kontraŭ koto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-26.
  5. Калугин Н. В. Мои воспоминания // Сибирский исторический журнал. 2002. № 1. С. 63.
  6. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 47-48.
  7. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 81.
  8. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 340.
  9. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерк живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 350.
  10. Тюменская область. Памятник Ермаку станет клином, вбитым между русскими и татарами — областная дума (ruse). Regnum (2003-01-20). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-24.
  11. Тюмень: Памятника Ермаку в Тюмени, скорее всего, не будет (ruse). Regnum (2003-02-07). Alirita 2019-04-24.
  12. Памятник и крест поставят в Историческом сквере (ruse). NashGorod.ru (2010-03-18). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  13. Распоряжение Администрации города Тюмени № 847 от 30.07.2010 "Об организации и проведении открытого публичного конкурса на архитектурно-художественную концепцию благоустройства Исторического сквера в городе Тюмени (ruse). La Administracio de Tjumeno (2010-07-30). Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  14. Ольга Радутная (2010-02-26)"Мы сохранимся в бронзовых ваяньях..." (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  15. Людмила Филатова (2010-08-31)Памятник прошедшей эпохе (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  16. Людмила Добровольская (2010-10-19)Выбор остается за горожанами (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-25.
  17. Статьев И.А. (2010)Поклонный крест "Ермаку Василию Тимофеевичу с товарищами" г. Тюмени (ruse). Казачество Сибири от Ермака до наших дней: история, язык, культура: Материалы II Всероссийской научно-практической конференции. Тюмень, 2010.. Alirita 2019-04-25.
  18. Распоряжении Администрации города Тюмени № 1417 от 24 марта 2004 года "О присвоении наименования безымянному объекту лесопаркового хозяйства, расположенному в квартале улиц Республики — Ленина (ruse). La administracio de Tjumeno. Alirita 2019-04-25.
  19. Stanislavo Belov (2018-11-14)Andreo Tekutjev — severa bonfaranto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-15.
  20. 20,0 20,1 Общественная баня (ruse). Gorod-T (2017-10-23). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  21. Круглая баня: памятник архитектуры или парковка? (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  22. Тюменцы обсуждают редевелопмент круглой бани (ruse). Vsluh.ru (2014-05-30). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  23. Тюменская круглая баня: последние памятники конструктивизма (ruse). NG72.ru (2017-30-03). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  24. Знаменитая тюменская баня (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  25. Ленинская баня (ruse). Энциклопедия Мирослава Немирова. Arkivita el баня la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  26. Инна Пахомова (2013-04-24)Круглая баня на Ленина просто мешает? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  27. Примите реальные меры по сохранению ленинской бани! (ruse). RKRP (2013-07-22). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-22.
  28. ОВСЯННИКОВА, Елена; Екатерина Журавлева. (2014) Баня, archive (ruse), p. 48. ISBN = 978-5-000750-14-8.
  29. Увековеченная история круглой бани (ruse). TMN (2014-04-04). Alirita 2019-05-22.
  30. Креатив. Тюменцы в голом виде спасают «Круглую баню». «Если власти раздевают исторический центр, то нам тем более не стыдно». ФОТО (ruse). Ura.ru (2013-06-24). Alirita 2019-05-23.
  31. Судьбу исторической бани должны решить сами тюменцы (ruse). Vsluh.ru (2013-03-12). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  32. Ольга Никитина (2016-08-08)Круглой бане предстоит государственная экспертиза (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  33. Прямой разговор с Владимиром Якушевым. Текстовая версия (ruse). Vsluh.ru (2015-12-01). Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  34. Николай Бастриков (2015-12-17)«Работаем, как в Барселоне». Тюменских креативщиков отправляют в баню (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  35. Ростислав Журавлев (2015-12-12)За право разместиться в «Круглой бане» выстроилась очередь: арт-резиденция, инновационный центр, ТюмГУ и даже подключились единороссы. ФОТО (ruse). Park72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  36. Иван Чупров (2014-07-29)Тюменская круглая баня может стать культурным центром (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-23. Alirita 2019-05-23.
  37. Павел Маркуш (2019-02-26)В знаменитой тюменской «круглой бане» могут открыть планетарий (ruse). Ura.ru. Alirita 2019-05-23.
  38. Николаевское городское училище (ruse). Gorod-T (2018-06-01). Alirita 2019-05-24.
  39. Сквер «Исторический» (ruse). Gorod-T (2019-04-22). Alirita 2019-05-24.
  40. Елена Размазина (2015-05-08)В Тюмени открыли новый барельеф мемориала «Вечный огонь» (ruse). Gazetara servo de la Guberniestro de Tjumena provinco. Alirita 2019-05-28.
  41. Кубочкин С. Н. Тычковка, Сараи, Потаскуй…: Из истории тюменских окраин XIX – начала ХХ вв. Тюмень, 2002. С. 26.
  42. Музей «Городская дума» (ruse). Gorod-T (2018-03-28). Alirita 2019-05-28.
  43. г. Тюмень. Гостиница «Спасская» (ruse). SK “Novospasskij most”. Alirita 2019-05-31.
  44. Отель Бест Вестерн Плюс «Спасская» (ruse). Retejo de la hotelo “Spasskaja””. Alirita 2019-05-31.
  45. Евгения МурзинаНовый отель «Спасская» откроется в январе (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-05-31.
  46. Марина Юрочкина (2014-01-27)Куда приводят мечты (ruse). TMN. Alirita 2019-05-31.
  47. Дом В. А. Копылова (ruse). Gorod-T (2018-05-24). Alirita 2019-05-31.
  48. История Центра оздоровительной физической культуры (ruse). la Tjumena Ŝtata Universitato. Alirita 2019-05-31.
  49. Спортивные занятия, доступные всем (ruse). la Tjumena Ŝtata Universitato. Alirita 2019-05-31.
  50. Дом А. И. Костиной (ruse) (2018-05-24). Alirita 2019-05-31.
  51. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 9» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-04.
  52. Дом Князева (ruse). Gorod-T (2017-10-19). Alirita 2019-06-04.
  53. Высоцкий Константин Николаевич (ruse). Gorod-T (2018-07-12). Alirita 2019-06-10.
  54. Памятная доска В. В. Князеву (ruse). Gorod-T (2018-03-02). Alirita 2019-06-10.
  55. 55,0 55,1 Дмитрий Зайцев (2016-03-16)В бывшей травматологии Тюмени сделают ресторан и музей (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  56. Дмитрий Зайцев (2015-09-30)Первые признаки жизни на ул. Ленина, 10 (ruse). Tjumenskij Kurier. Alirita 2019-06-10.
  57. Лидия Шумкова (2018-05-03)В Тюмени за старинный особняк просят четверть миллиарда рублей (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  58. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 12» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-10.
  59. Анна Юхманова (2007-04-07)МИФУБ: весенний прием (ruse). Tjumenskije izvestija. Alirita 2019-06-10.
  60. Иваненко А. С. Четыре века Тюмени. Очерки живой истории старинного сибирского города. Тюмень, 2004. С. 352.
  61. Памятник святой Татьяне (ruse). Gorod-T (2018-05-22). Alirita 2019-06-10.
  62. Николай Ступников (2015-07-31)Святой Татьяне в Тюмени пальцы поломали (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  63. Сирень Бабаева (2015-01-25)В Тюмени открыли памятник студентам (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-06-10.
  64. Никита Смирнов (2015-01-27)В центре Тюмени можно установить статую Кинг-Конга: главное – убедить Валерия Борисова (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-06-10.
  65. Юрий ШестакСвятую Татьяну изобразили стоящей на книгах (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-10.
  66. Памятник святой Татьяне появился в Тюмени (ruse). Tjumenskije Izvestija (2015-01-26). Alirita 2019-06-10.
  67. 67,0 67,1 67,2 67,3 Курмачев В. А.Храм Михаила Архангела в Тюмени Время расцвета, забвения и возрождения 1781 - 2001 гг. (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja gazeta. Alirita 2019-06-10.
  68. 68,0 68,1 68,2 Церковь Михаила Архангела (ruse). Gorod-T (2017-10-31). Alirita 2019-06-10. “"”.
  69. Маслова Е. А. Купола Тюмени. Тюмень, 2002. С. 47.
  70. Город Тюмень. Храм во имя Архистратига Божиего Михаила (ruse). La oficiala retejo de la Tobolska mitropolio. Alirita 2019-06-13.
  71. Тюмень университетская: Альбом. Тюмень, 2005. С. 40.
  72. В ТюмГУ создали большой Институт социально-гуманитарных наук (СоцГум) (ruse). 72.ru (2017-09-26). Alirita 2019-06-18.
  73. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 85.
  74. Городская поликлиника № 3: Историческая справка (ruse). La urba polikliniko N 3. Alirita 2019-06-18.
  75. Усадьба Н. Д. Машарова (ruse). Gorod-T (2017-10-24). Alirita 2019-06-21.
  76. Машаров Николай Дмитриевич (ruse) (2017-10-05). Alirita 2019-06-21.
  77. Распоряжение от 15.12.2006 г № 2090-РК "О присвоении имени Николая Машарова скверу, расположенному на перекрестке улиц Республики и Мориса Тореза" (ruse) (2006-12-15). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  78. Сквер Машарова у станкостроительного завода (ruse). PUTI-shestvuy (2015-09-01). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  79. Дом П. И. Подаруева (ул. Ленина, 26) (ruse) (2018-09-20). Alirita 2019-06-21.
  80. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 85.
  81. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Ленина, 29» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-06-21.
  82. En la rusaj dokumentoj lia familinomo estis ĉiam estas skribita tiel dum el la polaj inverse: Koziełł-Poklewski.
  83. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Козлова-Афанасьева Е. М. (2016-06-07) (ruse). Alirita 2019-06-21.
  84. 84,0 84,1 84,2 84,3 Татьяна Криницкая (2013-04-12)Долгострой в центре Тюмени: вместо песка под фундаментом – строительный мусор (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  85. 85,0 85,1 85,2 По новым высоткам в Тюмени, недоступным для жильцов, завели уголовное дело (ruse). Vsluh.ru (2015-01-16). Alirita 2019-06-21.
  86. Елена Познахарёва (2018-07-31)Долгострои Тюмени: жилье на окраине, несуществующие дома и квартиры в воздухе (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  87. 87,0 87,1 87,2 87,3 87,4 Виктор НестерукВ Тюмени снесут памятник жадности и коррупции (ruse). TumenPro. Alirita 2019-06-21.
  88. 88,0 88,1 88,2 Определился подрядчик по сносу скандального долгостроя на Ленина — Кирова в Тюмени (ruse). Znak.com (2018-09-28). Alirita 2019-06-21.
  89. Дело о тюменских долгостроях «ПСК "Континент"» прекращено (ruse). 72.ru (2016-01-13). Alirita 2019-06-21.
  90. Застройщик двух домов в Тюмени признан банкротом (ruse). Vsluh.ru (2017-09-06). Alirita 2019-06-21.
  91. Вместо 11-этажного долгостроя – парк: в Тюмени снесут здание, построенное в лихие девяностые (ruse). Tumix (2018-08-06). Alirita 2019-06-21.
  92. Елена Познахарёва (2018-02-27)Долгострой на ул. Ленина-Кирова снесут (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  93. Елена Познахарёва (2018-08-06)На месте знаменитого долгостроя в центре Тюмени разобьют сквер (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  94. Александр Гришаков, Артем Карасев (2019-03-21)Долгострой на Ленина-Кирова стал ниже на один этаж (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-06-21.
  95. Начался снос долгостроя на ул. Ленина-Кирова в Тюмени, многоэтажку по плану снесут за месяц (ruse). Tumix (2018-11-26). Alirita 2019-06-21.