Stratinfano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stratobubo)
stratinfano en Bangladeŝo

Stratinfanosenhejma infano estas infano kiu ne havas ordinaran hejmon, kaj vivas ĉefe sur stratoj en urbo, kaj kutime ekstere de familio, instrusistemo ktp. Stratinfanoj travivas pere de almozpetado, (malbona kaj ofte danĝera) laboro, kolektado de rubokrima agado.

Ĝi estas termino uzata de profesiuloj kaj politikistoj, kiuj uzas la difinon de Internacia Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF): "Ĉiu knabo aŭ knabino, kiu ankoraŭ ne atingis plenkreskulon, por kiu la strato (en la plej vasta senco de la vorto, inkluzive forlasitajn konstruaĵojn kaj areojn) fariĝis ilia normala loĝloko aŭ vivrimedo, kaj ili ne ricevas taŭgan protekton, kontrolon kaj gvidon de respondecaj plenkreskuloj." [1]

Iuj strataj infanoj, precipe en evoluintaj landoj, estas difinitaj kiel subkategorio ene de la kategorio nomata "forlasitaj infanoj", kiuj estas infanoj devigitaj forlasi siajn hejmojn. Laŭ statistikoj, forlasitaj infanoj kutime venas de unu-gepatraj familioj. [2] Strataj infanoj estas plej ofte submetataj al misuzo, neglekto, ekspluatado aŭ en ekstremaj kazoj, murdoj fare de "purigaj taĉmentoj" dungitaj de lokaj entreprenoj aŭ de la polico. [3] En okcidentaj socioj la traktado de tiaj infanoj estas tiel senhejma kaj ne kiel krimuloj aŭ almozuloj.

La esprimo stratinfanoj estas vaste uzita por priskribi larĝan gamon de cirkonstancoj kaj karakterizaĵoj en kiuj infanoj troviĝas. Politikistoj kaj servaj provizantoj luktas por priskribi kaj helpi ĉi tiun loĝantaron. Knaboj kaj knabinoj de ĉiuj aĝoj ĉeestas kaj loĝas en publikaj spacoj kaj videblas en la vasta plimulto de la urbaj centroj tra la tuta mondo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]