Stratspektaklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artisto pozanta kiel ora statuo staras antaŭ la Irlanda Banko en Dublino, Irlando.

Stratspektaklo povas signi ĉian spektaklon okazanta surstrate aŭ en ia publikejo kaj konsekvence libere spektebla kaj laŭvole pagebla.

La difino de tiu esprimo estas tre ampleksa; ĝi interalie entenas la jenajn: akrobataĵo, aŭgurado, komedio, klaŭnaĵo, tordiĝado, diversspecaj prestidigitadoj kiel eskapologioiluzio, danco, fajroblovado, ĵonglado, pantomimo, vivaj statuoj, muzikado, marionetaĵo, rakontado, skeĉo, murpentrado, teatraĵo... La artisto povas helpi sin de ia instrumento aŭ besta kunulo kiel por serpentfascinadosabroglutado.

Ekde socia vidpunkto tiu kutimo respondas al diversaj medioj kaj necesoj. Ekzemple en vilaĝoj tiaj spektakloj estas pli malkutimaj kaj eksterordinaraj, ekzemple cirkokino dum la 20a jarcento. Pli strata kaj kutima estas tipaj spektakloj kiel muzika (per trumpeto) dancado de kaprino, tre ofte farita de ciganoj. En urboj tiu kutimo estas pli kaj pli ofta, eĉ en kelkaj lokoj oni malpermesas tiun agadon. En specifaj lokoj (placoj, kvartaloj, ktp) estas vere la plej interesa viglilo kaj estas protektata de la aŭtoritatoj; foje eĉ turisma allogaĵo.