Strebersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strebersdorf, kroate Selce, hungare Répcemicske [rEpcemiĉke] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Lutzmannsburg.

Preĝejo de Strebersdorf

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Strebersdorf situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo. Oberpullendorf troviĝas je 10 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj havis tie gravan komercan vojon kaj soldatan bazon. La unua skriba mencio aperis en 1194 en formo „Predium Mychsa”. La germana loknomo menciiĝis en la 15-a jarcento en formo „Dorf Strobelstorff”. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon. En 1869 incendio okazis. En 1910 vivis tie 508 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Répcemicske apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko Fera kurteno konstruiĝis, kiu funkciis ĝis 1989. En 1956 aro da hungaraj rifuĝintoj alvenis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]