Streptomicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Streptomicino.

La Streptomicino estis la unua antibiotiko malkovrita ene de la grupo de la aminoglikozidoj; estas ankaŭ la unua kuracilo de la epoko de la kemiterapio uzita en la traktado de la tuberkulozo. Estas antibiotiko baktericida de malgranda gamo, derivita de la aktinobakterio Streptomyces griseus. En sia agadmetodo, ĝi realigas inhibicion de la proteina sintezo je nivelo de la subunuo 30s de la ribosomo.

Ĝi estis izolita de Albert Schatz (19a de oktobro 1943) en la laboratorio de Waksman kaj sub lia superrigardo, por la Universitato Rutgers, Nov-Ĵerzejo, Usono. La "fina venko" kontraŭ tuberkulozo dankiĝas al la ekstermado de bova tuberkulozo (per amasbuĉado de infektitaj bestoj) kaj aparte al la ekuzado de la antibiotiko streptomicino fare de Selman A. Waksman en 1944 por la kuracado.