Stria arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Lacedo
Specio: L. pulchella
Lacedo pulchella
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stria arbalciono, Lacedo pulchella, estas arbalciono, tio estas birdo de la familio de Halcionedoj, kiu troviĝas en malaltaj tropikaj arbaroj de Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Vjetnamo, Laoso, Malajzio, Sumatro, Javo kaj Brunejo. Ĝi formortiĝis el Singapuro. Ĝi estas la ununura membro de la genro Lacedo.

Aspekto

La Stria arbalciono estas 20 cm longa arbalciono kun fortika ruĝa beko kaj mallonga kresto, kiu leviĝas kaj malleviĝas malrapide. Tiu specio montras rimarkindan seksan dimorfismon kompare kun plej parto de siaj parencoj kaj diferencege el tiuj. La maskla plenkreskulo havas brunajn frunton, vangon kaj nukon, kaj brilbluan kronon. La resto de la supraj partoj, flugiloj kaj vosto estas nigraj kun bluaj strioj. La brusto, flankoj kaj subvosto estas ruĝecaj, kaj la centra ventro estas blanka.

Plenkreskulino estas same rimarkinda, kun ruĝbrunaj supraj partoj kun nigraj horizontalaj strioj, kaj blankecaj subaj partoj kun nigraj strioj en brusto kaj flankoj. Junulo estas pli senkolora ol la plenkreskulo de la sama sekso, havas brunoranĝan bekon, kaj violruĝan striadon en supraj partoj.

La voĉo estas longa fajfa gviiuu sekvita de 15 ripetoj de ĉiiuu en 17 sekundoj, kie la dua silabo laŭgrade svenas. La Stria arbalciono respondas al imitaĵoj de ties alvoko.

Estas tri subspecioj:

  • L. p. pulchella, la nomiga raso, reproduktiĝas en Malajzio sude de 7oN, Sumatro kaj Javo.
  • L. p. amabilis reproduktiĝas el norda Malajzio norden. Ĝi estas iomete pli granda ol la nomiga formo. La masklo havas bluan nukon, kaj la ino estas pli ruĝeca ol pulchella.
  • L. p. melanops reproduktiĝas en Brunejo. La masklo havas nigrajn frunton, vangojn kaj nukon.

Kutimoj

Tiu estas birdo de malaltaj pluvarbaroj kiu ĝis 1700 m en Brunejo, sed kutime sub 1100 m de altitudo en la resto de sia teritorio. Malkiel plej parto de alcionoj, ĝi bezonas nek akvofluon nek lageton en sia teritorio.

La nesto estas truo en putrinta arbotrunko, aŭ foje en la sfera nesto de arbotermitoj. La ino demetas ĝis kvin ovojn.

La Stria arbalciono predas grandajn insektojn kaj eventuale etajn lacertojn, kutime kaptitaj en la arboj mem, sed foje el la grundo.

Statuso

Tiu specio estas nekomuna sed disvastigita en granda parto de sia teritorio. Ĝi estas rara en Javo, tre rara en Sumatro kaj malaperinta el Singapuro.

Referencoj