Saltu al enhavo

Stria turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Stria turnico, Turnix suscitator
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stria turnico (Turnix suscitator) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj kaj estas poliandriaj. Tiu specio estas loĝanta el Barato tra tropika Azio ĝis suda Ĉinio, suda Japanio, Indonezio kaj Filipinoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
En Dadri, Utar-Pradeŝo, Barato.

La Stria turnico estis formale priskribita en 1789 fare de la germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun tetraoj kiel birdoj en la genro Tetrao kaj stampis la duoblan nomon Tetrao suscitator.[1] Gmelin citis la anglan ornitologon Francis Willughby kiu en 1678 estis priskribinta kaj bildiginta la "Indian Quail of Brontius" el la insulo Javo.[2] La Stria turnico estas nun metita en la genro Turnix kiu estis enkondukita en 1791 fare de la franca naturalisto Pierre Bonnaterre.[3][4] La genronomo estas mallongigo de la genro Coturnix. La specia epiteto suscitator estas latina vorto kiu signifas "vekanto".[5]

Oni agnoskis dek ses subspeciojn, nome la jenaj:[4]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ino de la subspecio taigoor.

Ĝi estas tipa malgranda turnico, ruĝec-bruna supre, rusteca kaj sablokolora sube. Mentono, gorĝo kaj brusto tre dense strieca nigre. La ino estas pli granda kaj pli riĉe kolora, kun gorĝo kaj mezo de la brusto nigraj. La blu-grizaj beko kaj kruroj, kaj flavec-blankaj okuloj estas evidente specifaj, same kiel la palaj sablokoloraj ŝultro-makuloj en la flugiloj videblaj dumfluge.

Parigado okazas en arbustaroj kaj herbejoj. La alvokoj estas motorcikleca drr-r-r-r-r-r kaj laŭta hoon- hoon-hoon.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Polvobanado.

Tiu specio loĝas tra Barato ĝis altaĵoj de ĉirkaŭ 2500 m en Himalajoj, Srilanko, Bangladeŝo, Birmo, Indonezio, Filipinoj kaj plimulto de Sudorienta Azio. Estas kvar geografiaj rasoj kiuj iom diferenciĝas laŭ koloro.[6] Ĝi troviĝas en plimulto de habitatoj escepte en densa arbaro kaj dezerto, aparte, en arbara ĝangalo, maldensa arbaro kaj farmoj.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Ssp. powelli

Turnicoj diferenciĝas el veraj koturnoj ĉefe ĉe tio ke la ino estas poliandria.[7] La ino estas pli brila, iniciatas la parigadon kaj konstruas la grundoneston. Ŝi liktas kun aliaj inoj por la posedo de masklo, kriante laŭtan drumadon drr-r-r-r-r kiel defio al rivalaj inoj kaj ankaŭ por anonci sin al masklo. Kiam ŝi ovodemetas, ŝi lasas la ovojn por ke kovu ilin la masklo, kiu ankaŭ zorgas la idojn, kiuj povas kuri tuj post eloviĝo. La ino tiam foriras akiri alian masklon, kaj eble ankoraŭ alian, kaj tiel plu, kvankam evidente nur unu ĉiun fojon. Ili reproduktiĝas praktike laŭlonge de la tuta jaro, variante depende de la loko. La nesto estas herbokovrita skrapaĵo aŭ depresio en arbustara ĝangalo aŭ kultivejoj, ofte ŝirmita per ĉirkaŭa herbo. La kutima ovodemetado konsistas el tri ĝis kvar grisblankecaj ovoj, tre markitaj per ruĝecbrunaj aŭ nigrecpurpuraj makuletoj.

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Estante disvastigata kaj ofta laŭlonge de sia granda teritorio, la Stria turnico estas taksata kiel Malplej zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Willughby, Francis. (1678) The Ornithology of Francis Willughby of Middleton in the County of Warwick. London: John Martyn.
  3. Bonnaterre, Pierre Joseph. (1823) Tableau encyclopédique et méthodique des trois règnes de la nature: Ornithologie Part 1 (france). Paris: Panckoucke, p. [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/51114657 lxxxii], [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/51114678 5–6]. Kvankam la titolpaĝo montras daton 1823, la fako (livraison) kiu enhavas la priskribon estis publikigita en 1791. Vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  4. 4,0 4,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 14a de Oktobro 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n393/mode/1u393], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n375/mode/1u375]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Turnix suscitator (barred buttonquail) (angle). Alirita 2018-01-22 .
  7. Ali, Salim. (1983) The Book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. New Delhi: Bombay Natural History Society/Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]