Stridorsa botaŭro
Aspekto
Stridorsa botaŭro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stridorsa botaŭro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ixobrychus involucris (Vieillot, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Tutmonda distribuado: verde la tutan jaron, blue nur vintre
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stridorsa botaŭro (Ixobrychus involucris) estas malgranda birdospecio de la ardea familio de Ardeedoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Sudameriko kun neuniforma distribuado, ĝenerale norde kaj sude de la Amazona Baseno, dum en tiu regiono ties distribuado ne klaras. Ĝi povas esti vidata nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Gujanoj, Paragvajo, Peruo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, Venezuelo, kaj eble Ekvadoro. Ŝajne ili faras sezonajn movojn. Ties natura habitato estas marĉoj. Ne estas konataj subspecioj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri malgranda botaŭro 28 al 33 cm longa kaj kun pezo de 73 al 104 g. Ne estas seksa duformismo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili nestumas en marĉoj 30 al 60 cm inter kareksoj superakve. La ino demetas 3 ovojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2008). Ixobrychus involucris. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
|