Stridorsa iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stridorsa iktero
Stridorsa iktero
Stridorsa iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. pustulatus'
Icterus pustulatus
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stridorsa iktero, Icterus pustulatus, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Ĝi troviĝas ĉefe en la okcidenta marbordo de Meksiko, sed ĝi estas tre tre rara vizitanto en Sudokcidenta Usono. Ĝi troviĝas ankaŭ en Kostariko.

Tiu estas birdospecio kun ĉefe sulfurflava plumaro kaj foje oranĝeca nuanco en kapo kaj brusto. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras iomete la gorĝareon. La ĉefa distingilo de tiu specio estas la tre strieca dorso nome en supra brusto de malgrandaj nigraj plumoj kun blankaj mallarĝaj bordoj kaj en flugiloj de pli grandaj nigraj flugilplumoj kun tre markataj blankaj bordoj, kio nomigas la specion en la komuna nomo. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Estas nigra ankaŭ la vosto kaj ĝi havas ankaŭ ne larĝan flavan ŝultromakulon. La beko estas tre fortika ĉebaze kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]