Stridorsa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stridorsa perdriko
Stridorsa perdriko
Stridorsa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. brunneopectus
Arborophila brunneopectus
(Blyth, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stridorsa perdriko (Arborophila brunneopectus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.

Tiu perdriko estas kamufla sablokolora perdiko kun multa strieco. Nome la subaj partoj estas sablokoloraj kun flanka strieco nigrablanka. Ankaŭ la dorso estas sablokolora, sed iom pli malhela kaj strieca, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Foje en la sablokolora brusto videblas iom da bruna nuanco, kio estas kialo por la latina scienca nomo brunneopectus. La flugiloj estas brunaj kun tre markata du flugilstrioj blankecnigraj. La kapo montras rimarkindan bildon konsistan je nigra beko, larĝa ruĝa okulringo ene de nigra areo, blankecaj frunto, superokula strio kaj vango, super nigra strieca kolumo; la gorĝo estas blankeca kaj la krono nigreca. La kruroj estas ruĝaj.

Kelkaj fakuloj inkludas tiun specion en superspecio kun A. javanica kaj A. orientalis, kaj ĉiuj tri estas foje konsiderataj samspeciaj; aliaj atribuas morfologiajn similaĵojn al konverĝa evoluo; foje ankaŭ A. rufipectusA. hyperythra, aŭ ambaŭ, estas inkludataj en la superspecio. La birdoj de Guangksio (centrasuda Ĉinio) probable apartenas al raso henrici, sed foje estas atribuata al la nomiga raso.

Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • brunneopectus (Blyth, 1855) - centrasuda Ĉinio (sudokcidenta Junano) tra orienta Birmo kaj norda Laoso al okcidenta Tajlando.
  • henrici (Oustalet, 1896) – norda kaj centra Vjetnamio; probable ankaŭ en centrasuda Ĉinio (Guangksio).
  • albigula (Robinson & Kloss, 1919) - sudacentra Vjetnamio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]