Saltu al enhavo

Strieca kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strieca kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia
Specio: Strieca kolombo G. maugeus
Temminck, 1809
Geopelia maugeus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Strieca kolomboTimorkolombo, (Geopelia maugeus) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en la insuloj Malgrandaj Sundoj la plej sudorientaj en Indonezio. Ĝi estas tre rilata al la Zebrokolombo de sudorienta Azio kaj al la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĝis antaŭ nelonge, la tri estis klasitaj kiel unika specio, Geopelia striata, konata ĉu kiel Pacema kolombo ĉu kiel Zebrokolombo.

Strieca kolombo.

La Strieca kolombo estas tre simila al la Zebrokolombo laŭ aspekto sed ĝi havas nudan flavan haŭtaĵon ĉirkaŭ la okuloj kaj nigrablanka striado kiu ampleksiĝas rekte tra la brusto kaj ventro.

Ĝi loĝas arbustejojn, terkulturejojn kaj bordojn de arbaroj en malaltaj areoj. La Strieca kolombo troviĝas nur en la plej sudorientaj insuloj en Indonezio, nome en Sumbavo, Floreso, Sumbo, Timoro, la insuloj Tanimbaroj, la insuloj Kei kaj aliaj pli malgrandaj insuloj, pro tio la specio povas esti konsiderata kiel endemio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]