Saltu al enhavo

Strikapa smeraldokukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikapa smeraldokukolo
Strikapa smeraldokukolo, masklo
Strikapa smeraldokukolo, masklo

Voĉo registrita en sudokcidenta Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Chrysococcyx
Boie, F, 1826
Specio: Strikapa smeraldokukolo, Ch. caprius
Chrysococcyx caprius
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Strikapa smeraldokukolo (Chrysococcyx caprius) estas specio de la familio de la kukoledoj, en la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Strikapan smeraldokukolon priskribis la franca polimato Georges-Louis Leclerc en 1780 en sia Histoire Naturelle des Oiseaux laŭ specimeno kolektita en la regiono de Kabo de Bona Espero de Sudafriko.[1] La birdon bildigis en mankolorigita plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle kiu estis produktita sub superrigardo de Edme-Louis Daubenton por akompani la teskton de Buffon.[2] Nek la platopriskribo nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon, sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la duvortan nomon Cuculus caprius en sia katalogo de Planches Enluminées.[3]

La Strikapa smeraldokukolo estas nun metita en la genro Chrysococcyx, kiun starigis la germana zoologo Friedrich Boie en 1826.[4][5] La specio estas monotipa.[5]

La genronomo Chrysococcyx venas el la grekaj vortoj χρυσος (ĥrusos), kun la signifo "oro", kaj κοκκυξ (kokkux), kun la signifo "kukolo".[6] La specia epiteto caprius devenas el la Latina cupreus kun la signifo "kupreca".[7] Surloka nomo "diederik" devenas el Afrikansa "diedrik", onomatopea adapto de la birdovoĉo.[8]

Ĉe Rietvlei Naturrezervejo, Gauteng, Sudafriko
Ino de Strikapa smeraldokukolo

La Strikapa smeraldokukolo estas eta kukolo je 18 ĝis 20 cm. Plenkreskaj maskloj estas brile verdaj supre kun kuprobrilaj areoj sur la dorso kaj blankecaj subaj partoj. Ili havas rompitan blankan okulstrion kaj mallongan, verdan vangan strion. Ĉiuj vostoplumoj havas tri ĝis kvar blankajn makulojn sur la internaj flankoj. La kvar verdaj eksteraj vostoplumoj havas blankajn pintojn, kaj la plej ekstera paro estas makulecblanka ĉe ambaŭ flankoj.

Inoj montras pli da kupro supre, kaj havas kuprokolorajn striojn sur la flankoj. La subaj partoj ofte estas brunecaj.

Junuloj havas ruĝan bekon, striecan gorĝon kaj blankan flugilstrion. Ili estas pli kuprokoloraj supre kaj pli brunaj sube ol la inoj, kaj la flankaj markoj estas brunecaj makuloj.

La Strikapa kukolo estas nestoparazito.[9] La ino demetas unuopan ovon plejparte en la nestoj de teksistoj, precipe la vilaĝa teksisto (Ploceus cucullatus) kaj la episkopoj en la genro Euplectes. Ekzemple, ĝi estis registrita en Ruĝkolumaj vidvobirdoj (Euplectes ardens).

La Strikapa kukolo manĝas varion de insektoj kaj de insektolarvoj. Ĝi estas bruema specio, kun la persista kaj laŭta krio "far-far-far-far-er-ik". Kutime kvar klaraj, proksimume identaj, notoj sekvataj de eta pepado.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ofta loĝanta reproduktanto en subsahara Afriko kaj suda Araba Duoninsulo. Ĝi estis registrita tiom norde kiom Kipro (1982 kaj 2023). Ĝi estas mallongdistanca laŭsezona migranto, moviĝante kun la pluvoj. Ĝi estas soleca birdo, trovebla en malferma arbaro, savano kaj riverbordaj arbustoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “Le coucou vert-doré et blanc”, Histoire Naturelle des Oiseaux 12 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 42–44.
  2. ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de Buffon. (1765–1783) “Coucou verde, du Cap du bonne-Esperance”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 7. De L'Imprimerie Royale.
  3. ↑ Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton: avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  4. ↑ (1826) “Generalübersicht der ornithologischen Ordnungen, Familien und Gattungen”, Isis von Oken (de) 19.
  5. 1 2 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 20a de Julio 2019 .
  6. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 90 kaj 105. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. ↑ didric. Merriam Webster Dictionary. Alirita 21a de Julio 2019 .
  9. ↑ Davies, N. B.. (2015) Cuckoo: cheating by nature. New York, NY: Bloomsbury USA, an imprint of Bloomsbury Publishing Plc, p. 127–130. ISBN 978-1-62040-952-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]