Striko (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Striko
filmo
Originala titolo Стачка
Originala lingvo rusa lingvo • sen valoro
Kina aperdato 28 apr. 1925
Ĝenro propaganda filmo, muta filmo
Kameraado Eduard Tisse
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Scenaro Grigori Aleksandrov • Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Ilya Kravchunovsky • Valerian Pletnev
Muziko de Sergej Prokofjev
Rolantoj Aleksandr Pavlovich Antonov • Grigori Aleksandrov • Maxim Strauch
IMDb
vdr
Striko.
La posedantoj studas la postulojn de la laboristoj.

Striko (ruse Стачка, translit. Staĉka) estas muta filmo de 1925 farita en Sovetunio fare de Sergej Eisenstein. Ĝi estis la unua tutlonga filmo de Eisenstein, kaj li estis faronta la fimon Kirasŝipo Potjomkin tiun jaron. La aktoroj estis de Proletkult Teatro, kaj komponita de ses partoj. Siavice, ĝi intencis esti unu parto de sep-parta serio,[1] titolita Al Diktaturo (de la proletaro), kiu restis nefinita. La influa eseo de Eisenstein nome Muntado de Allogoj estis verkita inter la produktorado kaj premiero de Striko.[2]

La filmo priskribas strikon en 1903 fare de la laboristoj de fabriko en antaŭrevolucia Rusio, kaj ties sekva subpremado. La filmo estas ĉefe fama pro sceno ĉe la fino en kiu la violenta subpremado de la striko estis miksita kun scenoj de buĉata gregaro, kvankam estas ankaŭ kelkaj aliaj punktoj en la filmo kie animaloj estas uzataj kiel metaforoj por la kondiĉoj de variaj individuoj.[3] Alia temo en la filmo estas kolektivismo male al individuismo kiu estis rigardita kiel konvencio de vakera filmo.[4] Kolektivaj klopodoj kaj kolektivigo de roluloj estis centraj kaj al Striko kaj al Kirasŝipo Potjomkin.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bordwell, David (1993), The Cinema of Eisenstein, Cambridge, MA: Harvard University Press, (ISBN 978-0-674-13138-5) .
  • Eisenstein, Sergei (2000), Strike [DVD], Chatsworth, CA: Image Entertainment, OCLC 44966872  origine Goskino, 1925.
  • Leyda, Jay (1960), Kino: A History Of The Russian And Soviet Film, New York: Macmillan, OCLC 1683826 .
  • Leyda, Jay; Voynow, Zina (1982), Eisenstein At Work, New York: Pantheon, (ISBN 978-0-394-74812-2) .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]