Striptizisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Striptizistino)

Striptizistoerota dancisto estas persono kies okupo konsistas en plenumo de striptizo en publika instalaĵo por distrado por plenkreskuloj konata kiel striptizejo. Foje, striptizisto povas esti dungita por ludi en fraŭlofesto aŭ alitipa privata evento.

Maskla striptizisto en 2009.

Modernaj usonigitaj formoj de striptizo minimumigas interagadon fare de ge-striptizistoj kun klientoj, malpliigante la gravon de dancolerteco en la spektaklo favore al rapido de senvetigo (striptizo).[1] Ne ĉiu ge-striptizisto finas sian ludon komplete nuda, kvankam tuta nudeco oftas kie le estas jure malpermesita. La integrado de bastondanco kiel preskaŭ ĉiea uzado estis ŝanĝinta la emfazon en la ludon al pli akrobata, eksplicita esprimo komparita kun pli malrapida burleska stilo. Plej striptizistoj laboras en striptizejoj. "Hejma dancist(in)o" laboras por partikulara striptizejo aŭ klubo, dum "spektakla dancist(in)o" tendencas havi sian propran famon, turnee tra klubaro farante siajn spektaklojn. Distristoj (dancistoj) ofte ne estas faktaj dungitoj de la klubo mem sed plenumas sendependajn kontraktojn.

Ĝis la 1970-aj jaroj, striptizistoj en okcidentaj kulturoj estis preskaŭ ĉiam inoj, kiuj ludis por maskla publiko. Ekde tiam, ankaŭ masklaj striptizistoj oftiĝis, sed striptizistoj estas ankoraŭ ege hegemoniaj. Kelkaj dancist(in)oj ludas ankaŭ por publiko GLAT same kiel por ambaŭ sekoj en tutseksaj kuntekstoj. Antaŭ la 1970-aj jaroj, ge-dancistoj ege aperis en duonsekretaj aŭ duonprivataj distrejoj aŭ kiel parto de teatra evento, sed tiu praktiko oftiĝis per si mem. Ludoj estas kutime tute koreografiitaj, enhavas dancorutinojn kaj specifajn vestoj.[2][3] La termino "striptizviro" iĝis uzata en libroj en la 21a jarcento.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roach, Catherine M. (2007), "The work of a stripper: six-inch heels and pole tricks", en Roach, Catherine M. (eld.), Stripping, sex, and popular culture, New York: Berg, p. 37, ISBN 9781845201296. Detaloj.
  2. Carrier, Brandon. "What does a male stripper do? (blog)". articleonlinedirectory.com. Article Online Directory. Arkivita el la originalo la 24an de julio 2012. Alirita la 14an de septembro 2019.
  3. Egan, Danielle (6a de januaro 2006). "The naked truth about male stripping". The Tyee. Canada. Alirita la 14an de septembro 2019.
  4. "Graph of these comma-separated phrases: "male stripper" between 1946 and 2008 from the corpus "English"". Google Ngram Viewer. Alirita la 14an de septembro 2019.