Saltu al enhavo

Stroboskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
saltanta korbopilko rigardata sub stroboskopa lumo

Stroboskopo estas fulmilo, kiu elsendas lumfulmojn je tre regulaj intervaloj, per kio movadoj aspektas neregulaj kiel sekvenco de senmovaj bildoj en malluma ĉirkaŭaĵo. La termino konsistas el la malnovgrekaj vortoj στρόβιλος stróbilos, en Esperanto 'kirliĝo' kaj σκοπεῖν skopeĩn en Esperanto 'rigardi, observi'.

Simila efiko atingeblas per stroboskopa disko, do rotacianta cirkla sektora aperturo, kiu en regulaj intervaloj obskuras la lumfonton aŭ la rigardotan objekton. La stroboskopa efiko kaŭzas optikan iluzion por la rigardantaj homoj, ĉar la homa cerbo ankoraŭ "memoras" antaŭajn lumigitajn bildojn, kiam ili fakte jam ne plu estas.

En diskotekoj stroboskopoj estas oftaj lumefikoj, kiuj plifortigu al la dancantaj aŭskultantoj la artefaritan efikon de eletronika muziko. Estas konata fenomeno, ke rapidaj stroboskopaj lumfulmoj povas ekigi konvulsion de homo suferanta je epilepsio.