Strogino (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Talinskaja Strato en Strogino.

Strogino (en rusa: Строгино, iam konata kiel Ostrogino (Острогино)) estas teritoria dividaĵo (distrikto, aŭ rajono) en Nord-Okcidenta administra arondismento, unu el la 125 en la federacia urbo Moskvo, Rusio.[1] Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Moskva ĉirkaŭ 12 km okcident-nordokcidente de centra Moskvo. Eponima stacio de la Metroo de Moskvo nome Strogino de la linio Arbatsko-Pokrovskaja estis malfermita tie la 7an de Januaro, 2008. La Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo iras ĉe la okcidenta bordo, kaj ĉe la bordoj de la rivero Moskva norde kaj oriente. La areo de la distrikto estas 18 643 kvadrataj kilometroj.[2] Ĝi havis 152 500 loĝantojn (2017) kaj poste 159 973 en 2018.

La nomo de la distrikto devenas el iama vilaĝo kiu ekzistis ekde la komenco de la 17-a jarcento kiel bieno de la Romanovoj kaj poste de la Nariŝkinoj. Strogino estis aligita de Moskvo en 1960 kaj iĝis populara somerloko pro ties strandoj. En la 1970-aj jaroj, konstruado de loĝejaroj en la areo startis, kaj oni konstruis mikrodistriktoj. La Stroginskoj Bulvardo (Строгинский бульвар) estas la ĉefa akso de Strogino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo #13-47
  2. "Ĝenerala Informaro" (en rusa). Strogino Distrikto. Alirita la 12an de Aprilo, 2018.