Struktura biologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hemoglobino en la esto kaj foresto de oksigeno; la ŝanĝoj en la strukturo helpas la klarigon de la procezo de transporto de oksigeno.

La struktura biologio estas branĉo de la molekula biologio, la biokemio kaj de la biofiziko kiu studas la strukturon de biologiaj makromolekuloj kiaj la proteinoj kaj la nukleacidoj, la originon de tiu strukturo kaj ties rilaton kun la biologia funkcio de la makromolekuloj. La struktura biologio estas de granda intereso por la biologoj, ĉar la proteinoj, la ADN kaj la ARN okazigas ŝlosilajn taskojn por la ĉelaj procezoj kaj ties specifa funkcio estas tre forte ligita kun ĝia tridimensia formigo; la struktura kunfigurado de la biomolekuloj dependas siavice de ĝia baza kompono aŭ sekvenco de aminacidoj, ĉe la okazo de la proteinoj, aŭ nukleotidoj de la nukleacidoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Soberón Mainero, Francisco Xavier (1996). «La biología estructural y el ADN recombinante: en la forma está la clave». La ingeniería genética y la nueva biotecnología. México: Fondo de Cultura Económica. ISBN 968-16-5094-8. [1] Alirita la 3an de Majo 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]