Strukturismo (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En psikologio, la esprimo strukturismo rilatas plejparte al la esplorverko de Wilhelm Wundt kaj Edward Bradford Titchener, kiuj esploris konscion instigante homojn al introspekto (mem-observado) kaj dokumentante la raportojn de tiuj homoj.

La celo de la skolo estas lokalizi kaj identigi mensajn strukturojn. En mensa strukturo la referenco estas al la strukturo de la "konscia sperto". Ekzemple: Kiam ni estas en konversacia rondo, ni traktas kelkajn el la konversacioj, aŭ eroj de ili. Kvankam la fiziologo provos kompreni kiel la orelo kaptas sonon, la psikologo fokusiĝas ĉefe al la individua sperto. Por establi la esencon de la sperto, la strukturistoj serĉis la malgrandajn unuojn kiuj konsistigas ĝin. Titchener identigis tri kategoriojn: sentoj, emocioj kaj bildigoj. Loki ĉi tiujn komponantojn estos farita per introspekto, ĉar la sperto estas plej bone perceptita de la persono spertanta ĝin.

Strukturistoj serĉis trovi komunan bazon, kiuj estu komuna al ĉiuj homoj, male al emfazis la diferencojn inter ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]