Strukturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strukturo estas maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, organismo, aŭ la diversaj eroj de kemia substanco, ekz. strukturo de atomohoma korpo, organiza strukturo de UN. Oni ofte uzas ĉi tiun terminon kun la senco konstruaĵo (ekz. famaj strukturoj de 20-a jarcento).

Strukturo en Matematiko

Strukturo estas la tuto de la rilatoj, operacioj k.s., per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon.

Kelkaj rimarkindaj strukturoj estas: grupo, kvazaŭgrupo, lopo, korpo aŭ kampo, magmo, modulo, monojdo, ringo, algebrao, vektora spaco.

Strukturo en Arkitekturo > Betono

Strukturo - 1. sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj diversaj partoj de konstruo; 2. Maniero, en kiu diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton

Vidu ankaŭ