Strukturoj Widmanstatten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segmento de la meteorito de Toluko, ĉirkaŭ 10 cm larĝa.

Strukturoj Widmanstätten, konataj ankaŭ kiel Strukturoj Thomson, estas figuroj de longaj kristaloj el nikelofero, trovitaj en la oktahedraj fermeteoritoj kaj kelkaj palasitoj. Ili konsistas el fajna interplektigo de strioj el kamacito kaj taenito aŭ bendoj nome lameloj. Ofte, en truoj inter la lameloj, povas troviĝi fajn-grajna mikso de kamacito kaj taenito nome plesito. La modeloj Widmanstätten priskribas trajntojn en moderna ŝtalo,[1] kaj en alojoj el titanio kaj zirkonio.

En 1808, tiuj figuroj estis nomitaj laŭ la grafo Alois von Beckh Widmanstätten, nome direktoro de la laboroj de Imperia Porcelano en Vieno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dominic Phelan kaj Rian Dippenaar: Widmanstätten Ferrite Plate Formation in Low-Carbon Steels, METALLURGICAL AND MATERIALS TRANSACTIONS A, VOLUME 35A, DECEMBER 2004, p. 3701