Struma (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Struma estis nomo de tiu ŝipo, kiu liverintus judajn rifuĝintojn el Rumanio – en decembro de 1941 – al Palestinio, tiam regata de britoj. Pro protesto de la brita tegistaro (pro la mankanta enira vizo) la ŝipo ne forlasis la Nigran maron. La ŝipon fine sinkigis torpedo de de la soveta submarŝipo Щ-213 (Ŝ-213). La katastrofon de la 24-a de februaro de 1942 travivis nur unu homo.

La ŝipo Struma ricevis la nomon de la bulgara rivero Struma kaj havis panaman regsignon. La vojaĝon organizis rumanaj cionistaj grupoj (ĉefe Betar) – kun aprobo de la rumana registaro – kaj provis neleĝe enmigrigi judojn en Palestinion.

La Struma forlasis la havenon de Constanţa la 12-an de decembro 1941, kun ĉ. 800 pasaĝeroj. La ŝipaj motoroj preskaŭ tuj misfunkciis post la ekveturo kaj daŭre haltadis en la funkcio. La ŝipo ankris post tri tagoj en Istanbulo kaj ekis sekretaj traktadoj inter la brita kaj turka registaroj pri sorto de la rifuĝintoj. La britoj ne volis lasi enmigri ilin – pro manko de la vizo -, la turka registaro ne permesis surbordiĝon, timante, ke ili restas en la lando. La provizo kaj la higieniaj kondiĉoj malpliboniĝis de tago al tago. Dudek pasaĝeroj ricevis specifan permesilon kaj rajtis surbordiĝi, tiel en februaro de 1942 restis 769 pasaĝeroj sur la ŝipo. Dumtempe la registaroj traktis pri pluveturo de la infanoj (11-16 jaraĝaj), dume la turkaj instancoj tiris la ŝipon en malferman akvon de la Nigra maro. Kvankam oni riparis la motoron dum semajnoj en Istanbulo, la ekfunkciigo ne sukcesis. Sekvatage, la 24-an de februaro de 1942, la soveta submarŝipo Щ-213 plentrafis la ŝipon kaj sinkigis tiun. Nur unu pasaĝero – nome David Stoliar 19 aĝa – travivis la atakon: li surkroĉis al vrak-ero kaj en la galci-malvarma akvo atendis la savintojn, alvenintaj sekvatage.

Vrekon trovis turka merga taĉmento en julio de 2004 sur la akcidentejo, sed oni ne povis identigi la ŝipon Struma. La 3-an de spetembro 2004 oakzis memorado sur tiu loko, en kiu partoprenis parencoj de la viktomoj kaj ambasadoroj de Grand-Britio, Usono kaj Israelo.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]