Strumica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strumica
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudorienta regiono
Poŝtkodo 2400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 825  (2021) [+]
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 22° 39′ O (mapo)41.437522.643055555556Koordinatoj: 41° 26′ N, 22° 39′ O (mapo) [+]
Alto 230 - 600 m
Areo 20 km² (2 000 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Strumica (Nord-Makedonio)
Strumica (Nord-Makedonio)
DEC
Strumica
Strumica
Situo de Strumica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Strumica [+]
vdr

Strumica (makedona Струмица) estas urbo situanta en la sudorienta parto de Nord-Makedonio, en la Sudorienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la Opština Strumica. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 33 825 homoj.[1]

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la orienta rando de la urbo fluas la rivero Vodočnica. Jen alteco ĉirkaŭ 230 m. La okcidenta parto de la urbo estas en la montoj kun ĉirkaŭ 600 m alteco. La areo de la urba katastro estas ĉirkaŭ 20 km².

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vojo A4 pasas tra la urbo. Ĝi iras norden al la urboj Radoviš (28 km) kaj Štip (65 km), kaj oriente ĉe la limo kun Bulgario (30 km). La regionaj vojoj R1401, R 1402, R1403 kaj R2432 sekvas la ĉefan vojon A4.

Loĝantaro, ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 35 311 loĝantoj estis 32 075 makedonoj (90,84 %), 2 642 turkoj (7,48 %), 175 serboj (0,44 %), 130 ciganoj (0,37 %) kaj aliaj.

Religioj - ortodoksaj kristanoj 85,63 %, islamanoj 8,60 % kaj aliaj.

Ekzistas pluraj bazlernejoj kaj ankaŭ mezlernejoj en la urbo. Krome la urbo havas privatan universitaton kaj filiojn de pluraj fakultatoj de la Ŝtata Universitato en Štip.

La urbo Strumica estas la centro de riĉa agrikultura regiono. Ekzistas evoluinta industrio, du teksfabrikoj, sanitara ceramika fabriko Sankeram, vinfarejo, ktp. Estas kalcia karbonata minejo proksime al la urbo.

Altiroj[redakti | redakti fonton]

En la urbo aŭ en la ĉirkaŭaĵo estas du monaĥejaj kompleksoj, arkeologiaj lokoj kaj ankaŭ naturaj maloftaĵoj (akvofaloj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Струмица en la makedona Vikipedio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]