J. Stuart Blackton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stuart Blackton)
J. Stuart Blackton
Persona informo
Naskonomo James Stuart Blackton
Naskiĝo 5-an de januaro 1875 (1875-01-05)
en Sheffield
Morto 13-an de aŭgusto 1941 (1941-08-13) (66-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Paula Blackton • Evangeline Russell
Infanoj Violet Virginia Blackton • Charles Stuart Blackton • Marian Constance Blackton
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktorofilmmuntistoaktoroĵurnalistoanimaciistoscenaristo • pentristo
Verkoj Vitagraph Studios
vdr

James Stuart BLACKTON (5a de Januaro, 1875 – 13a de Aŭgusto, 1941), kutime konata kiel J. Stuart Blackton, estis angl-usona filmo produktoro kaj reĝisoro de la epoko de muta filmo. Unu el la pioniroj de kinarto, li fondis Vitagraph Studios en 1897. Li estis unu el la unuaj filmofaristoj kiuj uzis la teknikojn de movohalto kaj desegna animacio, estis konsiderita la patro de usona animacio, kaj estis la unua kiu metis multajn klasikajn teatraĵojn kaj aliajn verkojn al la ekrano. Blackton estis ankaŭ la komodoro de la Atlantic Yacht Club.[1]

Stuart Blackton faris animacian filmon en 1906: nome Fantomo en la hotelo (Humorous Phases of Funny Faces). Tiu ĉi filmo estis riĉa je hororaj elementoj kaj validas kiel premiero de la animacia filmo, farante lian aŭtoron konsiderita patro de la usona animacio.[2][3] En la filmo, la objektojn movas nevidebla mano en la spaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Blackton, Pioneer In Movies, Dies, 66. Ex-Commodore of Atlantic Yacht Club Here. Is Victim of Auto Accident. A Founder Of Vitagraph. Producer of 'Black Diamond Express' Thriller. Began as Marine Artist". New York Times. 14a de Aŭgusto, 1941. [1] Alirita la 26an de Februaro 2017.
  2. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 16–18.
  3. Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0. p. 35.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]