Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo estis fondita la 7-an de julio 1977 en Lublin (Pollando) fare de studentoj de diversaj altlernejoj: Tomasz Chmielik kaj Krzysztof Śliwiński el Universitato Maria Curie-Skłodowska, Waldemar Dudek (Medicina Universitato) kaj Maciej Stanisław Zięba (Katolika Universitato de Lublin). En la pola medio ofte uzatis alternativa nomo: Studenta Orientalisma Rondo en Lublino (Studenckie Koło Orientalistyczne w Lublinie). Ĝi popularigis dum kelkaj studentaj generacioj la ideon de spirita proksimiĝo inter la okcidenta civilizo kaj Oriento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Samjare estis organizita la 1-a internacia seminario pri Jogo, omaĝe al ĵus malaperinta d-ro Leon Cyboran. En 1980 la 2-a internacia seminario pri Orienta Medicino, kun partopreno de studentoj el Samarkando, kontribuintaj pri Aviceno (okaze de 1000-jara naskiĝdatreveno), kaj fakuloj pri akupunkturo kaj la tibeta medicino. Krome okazis kelkaj seminarioj "Nuntempa percepto de la orienta penso". Sciencaj prizorgantoj estis docento Tadeusz Margul kaj d-ro Gerard Głuchowski, aparte kontribuinta al kelkjara tutpollanda Studumo pri Scio kaj Praktiko de Jogo.

Krom tiuj ĉi eventoj regule okazis ĉiusemajnaj renkontoj kun vojaĝistoj tra Azio, krome ciklo de dekkelkaj prelegoj pri orientaj lingvoj kaj ties skriboj, prezentitaj de Maciej Stanisław Zięba, kune kun la kursoj de la japana, ĉina, hungara, sanskrito kaj aliaj lingvoj, aŭ Renkontoj kun astrologio de Tadeusz Doktór, rompitaj pro atenco al la pola papo.

La rondo en 1981 komencis eldoni monatrevuon "Zeszyty Studenckiego Koła Orientalistycznego w Lublinie" (Kajeroj de la Studenta Orientalisma Rondo en Lublino). Ilia temaro aperis specimene en eldonata de PSEK esperantlingva "Forumilo" 6(17)/1983, ankaŭ multobligata, kaj dediĉita al Jogo:

  • Gerard Głuchowski, Funkciado de jogo en la kulturo
  • Han H.M. Fortmann, La jogano kaj la komisaro
  • Gerard Głuchowski, Meditoj pri la artikolo "Jogano kaj la komisaro"
  • Leon Cyboran, Filozofio de jogo. Provo de nova interpreto.
  • Leon Cyboran, Pensoj stultaj kaj ne stultaj, esperantigis Lidia Ligęza

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La rondo abonis "El Popola Ĉinio" kaj ricevadis donace "La Espero el Koreio". Inter la eksterlandaj kunlaborantoj troviĝis Hemmo Tietti, Marinko Ĝivoje, Johann Pachter, István Szerdahelyi, Lina Gabrielli, Karlo Fajszi kaj multaj aliaj. Inter la polaj: Czesław Biedulski kaj Andrzej Grzębowski.

Pollingvaj kontribuantoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Z działalności Orientalistycznego Koła Studentów Esperantystów w Lublinie (El la agado de Studenta Orientalisma E-Rondo en Lublin), SZSP, OKSKE, Varsovio 1979, p. 13
  • Barbara Centek, Naukowe i popularnonaukowe czasopisma Lubelszczyzny 1944-1989 (Sciencaj kaj pupularsciencaj revuoj de Lublinio 1944-1989), Warszawa 2012 - pri "Zeszyty Studenckiego Koła Orientalistycznego w Lublinie" (Kajeroj de Studenta Orientalisma Rondo en Lublin), 1981-1983
  • Krzysztof Śliwiński, Na czym poległo Studium Wiedzy i Praktyki Jogi im. dra Leona Cyborana w Lublinie? (Pri kio konsistis Studumo pri Scio kaj Praktiko de Jogo je la nomo al d-ro Leon Cyboran en Lublin?), la resumo en: Joga w Polsce. Przeszłość, teraźniejszość, przyszłość (Jogo en Pollando. Pasinto, estanteco kaj futuro), Międzynarodowe seminarium naukowo-metodyczne (Internacia seminario scienc-metoda), Akademia Wychowania Fizycznego we Wrocławiu (Akademio de Korpa Edukado en Vroclavo), 8-a ĝis 9-a de oktobro 2016