Studplano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studplano por malfermita scio en Afriko
Studplano por malfermita scio en Afriko celas instruistojn tra Afriko por ke ili instruu al gelernantoj kiel funkcias tutmondaj scio-sistemoj, kiel kreiĝas enhavo kaj kiel ili povas kontribui al tio.
Savoirs sans frontières - Knowledge without bariers
Savoir Sans Barrières - Knowledge Without Barriers - Emblemo kreita de Francesca Ruta

Studplanoinstruplano (alilingve ankaŭ: curriculum) estas termino el la latina lingvo kiu ĝenerale listigas kion gelernantoj aŭ gestudentoj lernu (kursmaterialo) kaj kiujn minimumojn celojn ĉiuj atingu.

Studplano estas la konciza resumo de la enhavo de iu eduknivelo, tio estas la kursoj kaj la enhavo de tiuj kursoj, por tiuj, kiuj volas konatiĝi aŭ eble partopreni la koncernan edukadon.

Influhavaj instancoj kaj faktoroj en la kreado de instruplano[redakti | redakti fonton]

Menciindas la politikaj instancoj. Estas fakto, ke la registaroj kaj/aŭ la parlamentoj decidas pri la instruplanoj, decidas pri tio, kion la infanoj devas lerni. Interesa estas la propono de Eugene de Zilah en iu ĉefartikolo de La Gazeto; li lanĉis la ideon, ke devus esti kvara povo kultura, apud la tri povoj en demokratio. Tiu kvara povo el saĝuloj kaj intelektuloj decidu pri la instruplanoj.

Menciindas, ke ekzistas forta premo de la ekonomio, por ke la lernejoj produktu la bezonatajn kunlaborantojn kaj laboristojn.

Menciindas, ke la ekonomia fortikeco de iu lando kaj/aŭ la malavareco de eksterlandaj instancoj al malriĉaj regionoj influas la kvaliton de la instruado ĝenerale. Ekzemple en Senegalo la ontaj geinstruistoj studis dum kvar jaroj post la naŭ jaroj de deviga frekventado de lernejo kaj tiel fariĝis instruistoj por la elementa lernejo. Post redukto de la eksterlandaj subvencioj subite ili studis nur unu jaron, kaj jam en la aĝo de 16 au 17 ili devis prizorgi klasojn kaj instrui.

Instruado en Afriko[redakti | redakti fonton]

Wiki Africa Schools (Vikio Afriko Lernejoj)

Dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj okazis en Okcidento giganta evoluo en la konoj pri psikologio kaj rezulte de tio en pedagogio. Tiuj novaj konoj kaj instruteknikoj ne atingis Afrikon, ĉar afrikanoj ne povis kaj ne rajtis profiti de tio. La konsekvenco de tio estas, ke la instrusistemoj kaj la instrumanieroj tie similas al tio, kio ekzistis en Eŭropo komence de la dudeka jarcento. La instruisto skribas la akirendan teorion ĉe la tabulo kaj lernantoj kopias. Grandaj klasoj kaj malmulte pagitaj instruistoj kaŭzas paralele ne bonajn rezultojn. La sendependiĝo en la sesdekaj jaroj ne alportis tujan pliboniĝon[1].

Tradukistoj sen Landlimoj (angla mallongigo: TWB) antaŭvidas mondon, kie scioj ne konas lingvajn barojn, donante aliron al esencaj scioj al homoj kiuj bezonas vivsavajn informojn en siaj lokaj lingvoj.

TWB kredas ke lingvo povas helpi preventi ekzemple seksan ekspluatadon kaj misuzon, kiu daŭrigas okazi en humanitaraj kuntekstoj tutmonde. Tial TWB celas traduki la principojn rilate al seksa konduto en 100 lingvoj gravaj por laboristoj en tiu kampo[2]. TWB ankaŭ helpas la helporganizaĵojn pere de apo por glosaroj[3] (inkl.de aŭdo-funkcio) pri temoj kiel akvo, higieno, loĝado, protektado, salubrigo, tero kaj proprietaj rajtoj.

Humanisma studplano[redakti | redakti fonton]

La kreo ekzemple de humanisma studplano deiros de interkultura edukado kaj alstrebos ekvilibron inter kultura pluralismo (en kiu komunumoj kun malsamaj kulturoj loĝas kaj funkcias en malfermita sistemo[4]) kaj universalaj valoroj, tio estas kialoj, kiuj instigas multegajn homojn en plimultego da lokoj kaj situacioj preskaŭ samtempe komune aprezi, ĉu konscie kaj eksplicite aŭ kiel esprimite en siaj kondutoj valorojn kiel ekzemple solidareco, toleremo, resume respekto, sed ankaŭ senperforto, moraleco, fekundeco, demokratioplezuro[5].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Amadio, M. (2014). "Curriculum in the Twenty-First Century: Challenges, Tensions and Open Questions". ERF Working Papers. Parizo, UNESKO. No. 9.

Rethinking Education: Towards a global common good? (PDF). UNESKO. 2015. paĝoj 42–43, ISBN 978-92-3-100088-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Scio Sen Bariloj

Curriculum vitae

Interkultura edukado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mireille Grosjean, Piaget ne atingis Afrikon, Internacia Pedagogia Revuo, n-ro 1, 2020
  2. (en) Rules on sexual conduct for humanitarian workers, (Reguloj pri seksa konduto por homhelpaj laboristoj), TWB,
  3. TWB glosaries Arkivigite je 2020-01-31 per la retarkivo Wayback Machine por diversaj lingvoj (haŭsa, araba, greka, angla, persa, birma, bengala kaj sorana lingvoj)
  4. (angla) Pantoja, Antonia; Perry, Wilhelmina & Blourock, Barbara (1976) "Towards the Development of Theory: Cultural Pluralism Redefined," The Journal of Sociology & Social Welfare: Vol. 4: Iss. 1, Article 11.
  5. (angla) Jahanbegloo, Ramin, (1991). Conversations With Isaiah Berlin. McArthur & Co. Reprinted 2007, Halban Publishers. ISBN 1-905559-03-8, ISBN 978-1-905559-03-9