Stufaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stufado)
Stufaĵo

Stufaĵo estas mikspota manĝaĵo longe kuirata por moligi malmolajn ingrediencojn kaj kunmiksi la gustojn.

Tradicie stufaĵo konsistas el ledecaj pecoj da viando/fiŝaĵo aŭ legomoj kiuj bezonas longan kuiradon. Nuntempe la longa kuirtempo ofte estas mallongigata per la uzo de premkuirilo. La gusto de stufaĵo fariĝas pli intensa se la manĝaĵo estas preparita jam unu tagon antaŭ la manĝado.