Stuporo
Aspekto
| Stuporo | |
|---|---|
| malsano • simptomo aŭ signo | |
| Paciento en katatonia stuporo | |
| KIM-10 | R40.1 |
En medicino, stuporo estas la manko de grava mensa funkcio kaj sufiĉa nivelo de konscio.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Stuporon karakterizas mankan reagon al stimuloj. Stuporuloj estas rigidaj, mutaj, sed ŝajne konsciaj — iliaj okuloj estas malfermitaj, kaj sekvas ĉirkaŭaĵojn. Sen ekstera stimulo, stuporulo restas en kvazaŭdormema stato.
Kaŭzoj
[redakti | redakti fonton]Stuporo povas esti kaŭzita de:[2]
- infekta malsano
- toksoj (ekz. peza metalo)
- severa hipotermio
- psika malsano (ekz. skizofrenio, deprimo)
- epilepsio
- neoplasmo (ekz. cerba neoplasmo)
- traŭmato
- troo da vitamino D
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Berrios, G. E. (1981). “Stupor: A Conceptual History” (en) 11, p. 677–688.
- ↑ Berrios, G. E. (1981). “Stupor revisited”, Comprehensive Psychiatry (en) 22, p. 466–478.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Katatonio
- Torporo, mallongdaŭra stato de malkreskinta fiziologia agado en besto
- Vintra dormo, plurmonata stato de malkreskinta fiziologia agado en besto
- Gliro, genro de ronĝuloj
