Sturm und Drang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Wolfgang von Goethe en la junaĝo

Sturm und Drang (germ., sturmo kaj impeto), ankaŭ Geniezeit (germ., tempoaĝo de genioj), literatura-filozofia movado en Germanio de 1770 al 1790. Meze de la poetiko de la Sturm und Drang staris la flameco kaj la spontaneco de la – precipe lirika – eksprimo.

La movado agis kontraŭ la severajn regulojn (ekzemple la franca klasikismo) de poetikoj. La Sturm und Drang konstruis modelo de skribo, kiu orientis sin al l’intuician geniecon de l’individuo. Tiel fariĝis antaŭkuranto de la romantikismo (Antaŭromantikismo). Precipe la juna generacio batalis kontraŭ la dekadencan aristokration. La verkoj estas tiukaŭze tre politika. La poetoj de la Sturm und Drang remalkovris la naturon kaj la naturfenomenojn.

Oni konsideris, ke la filozofo Johann Georg Haman reprezentas la ideologion de la "Sturm und Drang", kaj la eminentaj poetoj kaj gravaj subtenantoj de la movado estis Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller kvankam ili poste distanciĝis de la movado, tiel komencante tion, kio poste nomiĝus Vajmara klasikismo.

La poetoj sekvis tri idealojn:

  • la politika libereco
  • l’individua libereco
  • l’artisma libereco

La pli grava literatura esprimo estis la revolucia dramo en esprimplena prozo (Schiller). La liriko estis amata en forma de travivaĵo-liriko (Goethe). La romano ne estis multe disvastiĝinta, malgraŭ tio la letera romano Die Leiden des jungen Werther (trad. La suferoj de la juna Werther, 1774) de Goethe fariĝis nekomparebla sukcesego.

La Sturm und Drang esprimiĝis per tio, ke forta kaj libera esprimo ricevis al personaj subjektivaj sentoj, kaj precipe al ekstremaj emocioj, kiel kontraŭreago al la restrikta raciismo de la klerismo kaj similaj estetikaj movadoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]