Suðuroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suðuroy
insulo [+]

AkvejoAtlantiko
InsularoFerooj

Supermara alteco610 m [+]
Koordinatoj61° 32′ N, 6° 51′ U (mapo)61.533333333333-6.85Koordinatoj: 61° 32′ N, 6° 51′ U (mapo)
Ĉefa lokoTvøroyri
Plej alta punktoGluggarnir
- alteco610 m

Longo32 km (20 mi)
Larĝo9 km (6 mi)
Areo166 km² (16 600 ha) [+]
Loĝantaro4 603 [+] (2016)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Suðuroy (Ferooj)
Suðuroy (Ferooj)
DEC
Suðuroy
Suðuroy
Map
Suðuroy
Vikimedia Komunejo:  Suðuroy [+]
vdr

Suðuroy (dane Suderø) estas plej suda insulo de Ferooj. La nomo signifas Suda insulo. Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 5000 homoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Suðuroy

Suðuroy situas sude de Sandoy, tiel ĝi estas la plej suda insulo de Ferooj. Ĝi estas ties kvara plej granda insulo, kun areo de 163,7 km². Tie estas 55 montopintoj, el kiuj la plej alta estas Gluggarnir (610 m), sed la plej fama certe Beinisvørð, kiun prikantis eĉ la feroa poeto, Nólsoyar Páll. Su la plej suda loko de la insulo troviĝas la lumturo Akraberg.

La okcidenta parto konsistas el kruraj rokmuroj, birdorokoj, nur ĉe du lokoj interrompas ilin – ĉe Hvalba kaj Vágur – plata terolango. Pro tio, plimulto de la komunumoj troviĝas sur la orienta parto.

La plej malnova komunumo de la insulo estas Froðba, la plej grava Tvøroyri.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La insulo estas atingebla post duhora ŝipado el aliaj partoj de Ferooj.