Saltu al enhavo

Suĝou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri universitata urbo. Por informoj pri la samnoma urbo en Anhujo, vidu la artikolon Suĝou (Anhujo).
Monda heredaĵo de UNESKO
Suĝou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Ĝjangsuo
Poŝtkodo 215000
Aŭtokodo 苏E
Telefonkodo 0512
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 748 262  (2020) [+]
Loĝdenso 1 473 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 31°19′36″N 120°37′32″O  /  31.32667°N, 120.62556°O / 31.32667; 120.62556 (Suĝou) (mapo) Koordinatoj: 31°19′36″N 120°37′32″O  /  31.32667°N, 120.62556°O / 31.32667; 120.62556 (Suĝou) (mapo)
Alto 5 m [+]
Areo 8657,32 km² ( 865 732 ha) [+]
Horzono UTC +8
Loko de Suĝoŭo en Ĝjangsuo, Ĉinio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Suzhou [+]
vdr
La fama kanala strato

Suĝou (ĉine 苏州, pinjine: Sūzhōu) estas prefektuja (triaranga) milionurbo, ankaŭ universitata urbo en la Ĉina Popola Respubliko en provinco Ĝjangsuo, kiu famas pri ŝtonopontoj, pagodoj kaj ĝardenoj. La plej belaj ĝardenoj apartenas al Monda Heredaĵo. Pro la kanaloj ĝi nomiĝas "Venecio de Ĉinio".

Laŭ la stato de 2020 en Suĝou vivis 12 748 262 loĝantoj sur areo de 8 657,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 473 loĝantoj/km². Ĝi havas komunan limon kun provincoj Ŝanhajo, Vuŝio, Ĉangĝoŭo, Nantong, Tajĝou, Kaŝing kaj Huĝoŭo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Beisi Pagodo en Suĝou
Alta urbomuro ĉirkaŭ Suĝou

Suĝou situas sur ebenaĵo proksime de Jangzio, marbordo kaj lago Taihu.

Suĝou estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono, menciiĝis en 514 a.K. En 209 a.K. ribelo okazis. Post finkonstruo de Granda Kanalo la urbo trovis sin strategie situante sur grava komercvojo. Invado de mongoloj okazis en 1275. La unua vojaĝo de Ĉeng He startis la 11an de julio 1405, el Suĝou.

Post oftaj internaj militoj en 1937 okazis japana invado.

La prefektujnivela milionurbo havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj.

Suĝou havas 2 flughavenojn. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla. En la urbo metroo funkcias.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Pro sia kultura signifo, Suĝou havas pli ol 50 ĝemelurboj, pli ol iu ajn alia urbo en Ĉinio.

Italio Venecio, Italio
Kanado Viktorio, Kanado
Japanio Ikeda (Osaka), Japanio
Japanio Kanazavo, Japanio
Usono Portland (Oregono), Usono
Rumanio Tulcea, Rumanio
Sud-Koreio Ĝonĝu, Sud-Koreio
Japanio Kameoka, Japanio
Latvio Rigo, Latvio
Egiptio Ismailio, Egiptio
Francio Grenoble, Francio
Nederlando Nijmegen, Nederlando
Danio Esbjerg, Danio
Germanio Konstanz, Germanio
Nov-Zelando Taupo, Nov-Zelando
Japanio Nabari, Japanio
Brazilo Porto Alegre, Brazilo
Usono Jacksonville (Florido), Usono
Finnlando Riihimäki, Finnlando
Sud-Koreio Taebaek, Sud-Koreio
Pollando Nowy Sącz, Polio
Ukrainio Kievo, Ukrainio
Ukrainio Zaporiĵo, Ukrainio
Aŭstralio Logan, Aŭstralio
Madagaskaro Antananarivo, Madagaskaro
Argentino Santiago del Estero, Argentino
Ĉilio Viña del Mar, Ĉilio
Sud-Koreio Jeongju, Sud-Koreio
Japanio Daisen, Japanio
Germanio Riesa, Germanio
Nov-Zelando Rotorua, Nov-Zelando
Malto Santa Luċija, Malto
Japanio Hirokavo, Japanio
Aŭstralio Portland (Viktorio), Aŭstralio
Japanio Eiheiji, Japanio
Japanio Marugame, Japanio
Japanio Ajabe, Japanio
Japanio Sendai, Japanio
Aŭstralio Townsville, Aŭstralio
Usono Whittier, Usono
Francio Brest, Francio
Usono South El Monte, Usono
Namibio Grootfontein, Namibio
Japanio Tahara, Japanio
Japanio Tottori, Japanio
Italio Rosolina, Italio
Japanio Uĉinada, Japanio
Francio Bourgoin-Jallieu, Francio
Aŭstralio Dubbo, Aŭstralio
Japanio Ĉiba, Japanio
Sud-Koreio Hvaseong, Sud-Koreio
Japanio Nago, Japanio
Aŭstrio Leoben, Aŭstrio

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Malnova urboparto de Suĝou