Saltu al enhavo

Suĝou (Anhujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri universitata urbo. Por informoj pri la samnoma urbo en Anhujo, vidu la artikolon Suĝou.
Suĝou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 234000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 324 476  (2020) [+]
Loĝdenso 536 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 38′ N, 116° 58′ O (mapo)33.63328116.96833Koordinatoj: 33° 38′ N, 116° 58′ O (mapo) [+]
Areo 9938,77 km² ( 993 877 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Suĝou (Ĉinio)
Suĝou (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Suĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Suzhou, Anhui [+]
vdr

Suĝou, per simpligita ĉina skribo 宿州, per pinjino Sùzhōu, antaŭe romanigita Suchow estas prefektuja (triaranga) milionurbo en provinco Anhujo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas mallongigita kiel "Su".

Urba sceno

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 5 324 476 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego kuŝas en suda parto de la Nordĉina Ebenaĵo inter du riveroj sur areo 9938 km² kaj administras 5 dividojn. Provinca sidejo Hefejo troviĝas 201, Boĝou 203, Vuĥu 286, Ŝanhajo 497, ĉefurbo Pekino 702 km laŭ [1].

Tiu areo antaŭe estis la distrikto Su (宿县). Dum la milito kontraŭ Japanio la teroj estis okupitaj kaj la japanaj aŭtoritatoj inter 1938 kaj 1944 aldonis la areon al la provinco Huaihai, kreita de la marioneta registaro. Sub komunista kontrolo en 1949 speciala distrikto (宿县专区) estis establita.

En 2019 Suĝou estis integrita ekonomie al la Jangzia Riverdelto. La prefektujnivela areo estas kreskanta agrikultura potenco kaj nacie fama produktadbazo por grenoj, kotono, oleo, fruktoj kaj legomoj, krome ĝi estas ankaŭ grava bredejo.

Sola universitato kaj 2 altlernejoj funkcias en Suĝou.

Stacidomo

La prefektujurbo estas bone ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, ja la ebena areo helpas la trafikajn instalaĵojn. Kelkaj riveroj estas navigeblaj. Proksima flughaveno ne ekzistas.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa kun kvar apartaj sezonoj. La vintroj estas humidaj kaj malvarmaj kun malaltaj precipitaĵoj; dum la someroj estas varmaj kaj humidaj. La jara averaĝa temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare averaĝe pluvas 878 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte de junio ĝis aŭgusto.

Statuo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeo pri vinkulturo
  • festivaloj
  • Nacia Arbara Parko

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans