Suĥareva placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suĥareva placo
placo [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 46′ 21″ N, 37° 38′ 6″ O (mapo)55.77244444444437.634861111111Koordinatoj: 55° 46′ 21″ N, 37° 38′ 6″ O (mapo)
Poŝtkodo107045 [+]

Suĥareva placo (Moskvo)
Suĥareva placo (Moskvo)
DEC
Suĥareva placo
Suĥareva placo
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Suĥareva placo
Vikimedia Komunejo:  Sukharevskaya Squares [+]
vdr
Suĥareva placo. Videblas SKLIF

SUĤAREVA PLACO (ruse Большая и Малая Сухаревские площади) estas unu el plej grandaj placoj de Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Nomon al ĝi donis Suĥareva turo ekzistinta tie ekde fino de la 17-a jarcento ĝis la jaro 1934. Tiam ĉi-areon gardis la regimento, kiun estris kolonelo Lavrentij Suĥarev, kies nomo restis en analoj.

Dum la jaroj 1934 - 1994 ambaŭ placoj havis kunan nomon Kolĥoznaja placo. En 1994 la malnovaj nomoj reaperis.

La placan vojkruciĝon formas strato Sretenka, avenuo Prospekt Mira kaj strato Ĝardena ringo. Tie funkcias la metrostacio Suĥarevskaja.

Plej ampleksa kaj luksa konstruaĵo tiea estas Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Sklifosovskij, kiu ekfunkciis en 1810 kiel t.n. Strannopriimnij Domo (almozulejo aŭ hospico) konstruita laŭ ordono kaj pro mono de grafo Ŝeremetev omaĝe al memoro de lia tre amata edzino Praskovia mortinta en 1803.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] la merkato ekzistinta en la Suĥareva placo ĉ.150 jarojn ruse
  • [2] historio ruse