Sub la Verda Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Teatro


緑の星の下に
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo japana lingvo
Eldonado
vdr

Sub la Verda Stelo (緑の星の下に Midori no Hoŝi no Moto ni) estas infan-teatraĵo japanlingva.

Japana Esperantista infan-literaturisto, OKA Kazuta (岡 一太 [oka kazuta]) faris ĝian scenaron por prezenti Esperanton al infanoj. Temo estas amikeco de Esperantistaro en du militoj. Japana Esperanto-Instituto distribuas la help-dokumenton al lernejoj por prezenti Esperanton. Oka Kazuta (naskiĝis en 1903- mortis en 1988) estis honorita je Premio Ossaka por esperantistoj, en la jaro 1953 pro tiu ĉi teatraĵo.

Enhavo de Teatraĵo[redakti | redakti fonton]

En Dua mondmilito, urbo Varsovio en Pollando estis okupaciita de Nazioj. Geknaboj (rolantoj), kiuj lernas Esperanton, kaŝis sin en preĝejo, ĉar Nazioj subpremis Esperantistojn. Ili havas planon, ke iu el la knaboj hisu la flagon de Verda Standardo kontraŭ Nazia maljusta okupado de la urbo. La loko, kie li volas hisi, estas ruinigita Zamenhofa domo. Sed, hisi la flagon estas tre danĝere pro Nazia germana gvatisto, kaj pastro, kiu instruas al la geknaboj Esperanton, malpermesas la planon. Tamen, knabo Leonie precipe volas hisi.

Memoro de Malmobilizita Maljunulo[redakti | redakti fonton]

Kiam ili finpentris la flagon, la pastro revenis kun malmobilizita maljunulo. La maljunulo estis esperantisto. Li diris, kial li esperantistiĝis.

Kiam li lernis en lernejo, li konis la internacian lingvon de Zamenhof. Sed li konsideris la lingvon kiel ludon. Longe post kiam la Rus-Japana Milito ekfuroris, li estis mobilizita por la milito. Li vundiĝis kaj kaptiĝis, li kuraciĝis en militistara hospitalo. Tie, lia koleg-soldato komunikadis kun japana soldato per Esperanto. Por komuniki kiel la Esperantistoj, la maljunulo volis lerni Esperanton. Post la militfino, li eklernis Esperanton.

Germana Soldato[redakti | redakti fonton]

Kiam li findiradis sian memoron, la geknaboj konsciis, ke Leonie ne estis en preĝejo. Li sole iris por hisi la flagon dum la geknaboj aŭskultis maljunulan diradon. Ĉe la momento, ili aŭdis pafilbruon de ekster preĝejo. Post nelonge, anhelante Leonie revenis. Kaj, postsekvante lian spurojn, germana soldato envenis. La geknaboj pensis, ke Leonie kaptiĝos. Sed, la soldato envenis por ne kapti Leonie-n. La soldato estas Esperantisto, li envenis por sciigi danĝerecon hisi flagon. La geknaboj familiariĝis kun la soldato. Sed, kun malĝojo li diris, ke la familion Zamenhof kaptis Nazioj. Ili nur povis preĝi por la kaptitoj.