Sub la Neĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sub la neĝo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sub la Neĝo
Sub la Neĝo
Sub la Neĝo
Aŭtoro Jean Jacques Porchat
Eldonjaro 1908
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 144
vdr

Sub la Neĝo [1]. De Jean Jacques Porchat, taglibro de juna loĝanto de la Ĵuraso. La verko, el la franca tradukita fare de Jean Borel, aperis unuaeldone 144-paĝe en 1908, kaj duaeldone en 1923.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Modela stilo, verketo tre uzata kiel unua legaĵo. 
— Bibliografio de Internacia Lingvo, paĝo 361/Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Ofte ni aŭdis la plendon ke Esperanto no havas sufiĉe da noveloj aŭ historioj kun enhavo serioza kaj interesa, sed tamen simpla kaj facile komprenebla por komencantoj.

Konsciante pri tiu bezono J. Borel deziris kunlabori por ĝin kontentigi, kaj elektis por tio la ĉi supre cititan verketon de J. J. Borchat, kiu ĉarmis lin dum liaj infanaj jaroj kaj kiu havas grandan moralan kaj literaturai! valoron. Se la originalo teksto estas altŝatinda, ankaŭ la traduko estas tre laŭdinda; ĝi distingiĝas per klareco, korekteco kaj eleganteco.

Mi estas plene konvinkita ke « Sub la Neĝo » plaĉos al la ĉiam pli multinombraj Esperantistoj dissemitaj tra la tuta mundo : plenaĝuloj kaj infanoj eltiros el ĝi profitan (sic). 
— Belga Esperantisto n003 (jan 1909)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4017, paĝo 361

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]