Subaoj (Kenjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subaoj (Kenjo)
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Subaoj (Abasuba) en Kenjo estas etno kun aparta lingvo kaj taksite proksimume 30.000 homoj, sekve unu el la plej malgrandaj etnoj en Kenjo. Ili enmigris al Kenjo de Ugando kaj setlis sur la du insuloj de Viktoria-lago Rusinga kaj Mfangano kaj estas supozeble la lasta etno, kiu setlis en Kenjo. Lingvistike la subaoj estas forte influataj de la najbaraj luoj, tiom ke en granda parto de la neinsulaj subaoj okazas lingvoanstataŭado. Rezulte de tio la subaa lingvo estis klasifikita kiel endanĝerigita lingvo. Spite al tiu lingvoanstataŭado, la subaoj konservis sian etnan identecon.

Ekzistas ankaŭ en Tanzanio en la distrikto Tarime en la regiono Mara etno, kiu nomas sin subaoj, sed estas neklare, ĉu ili apartenas al la sama etna grupo aŭ ne.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Okoth-Okombo, Duncan (1999) 'Language and ethnic identity: the case of the Abasuba', Kenya Journal of Sciences (Serio C, Humanities and Social Sciences) 5, 1, 21-38.
  • Heine, Bernd & Brenzinger, Mathias (eld.) (2003) 'Africa', in UNESCO Red Book of Endangered Languages. (Suba entry)