Submarŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Submarŝipo estas ŝipo, kiu estis konstruita por submara veturo.

Historio

La deziro de la homoj por pli longa restado subakve, ol por kiom sufiĉas la propra spiro, estas sampraa kiel la deziro pri flugado. Pro tio la homoj jam okupiĝis pri tio en la antikvo. La plej konata kaj disvastiĝinta "instrumento" estis la ŝnorkelo (spirtubo), tra kiu la subakviĝintoj akiris freŝan aeron.

Ĝis la 18-a jarcento

  • 1405: Konrad Kyeser planas mergoveston en sia verko Bellifortis
  • 1515: Leonardo da Vinci skizas sur desegnotabulo unupersonan submarŝipeton.
  • 1604: Magnus Pegel priskribas unuafoje la bazajn pensojn akj antaŭkondiĉojn pri konstruo de mergoŝipo.
  • 1620: la nederlanda malkovristo Cornelis Jacobszoon Drebbel konstruas la unuan manovreblan subakvan veturilon, el ligno kaj ledo.
  • 1691: la franca fizikisto Denis Papin - profesoro ĉe Philipps-Universitato de Marburg, konstruas mergoboaton, kiu disfalas ĉe testo en 1692.
  • 1772: en Germanio estas testata – en Steinhuda Maro – unuafoje subakva veturilo, nomita steinhuda ezoko, post ties formo. Oni povis mergi per la ligna konstruaĵo ĉ. 12 minutojn.
  • 1776:
    mergoŝipo de Buŝnel
    la usona David Bushnell konstruas en 1776 la "Turtle"-on ("mara testudo"), el fero kaj kverka ligno. Ĝi estas taksata kiel la unua vera submarŝipo, ĉar ĝi uzis por movoj du ŝraubojn movitajn per mana kranko (la antaŭuloj uzis velojn aŭ remilojn por sin movi sur la akvosurfaco.
  • 1799: la mineja majstro Joseph von Baader priskribas konstruon de dupersona submarŝipo.

19-a jarcento

La usona Robert Fulton planas en 1801 submarŝipon "Nautilus". Ĝi posedas manan krankan peladon tra ŝraŭbo, vovaĵo estas la remiloj por la flanka kaj profunda direktado same kiel la premaera sistemo por prizorgo de la tripersonanan teamon kun spiraero. La "Nautilus" ekscitas eĉ Napoleonon, sed ĝi pruviĝas por milita uzo tro malrapida.

La 2-an de oktobro de 1864, Narcís Monturiol enakvigas Ictineo II la unuan submarŝipon kun maŝina pelado. La ŝipo konsistas el ligno – firmigita per kupra kadro – koj tute kovrita per ĉ. 2 mm dikaj kupraj lamenoj. Ĝin pelis motoro, alborante per magnezia peroksido, zinko kaj kalia klorato.

Oni konstruis dum la Usona Enlanda Milito, en 1864 kelkajn manpleitajn submarŝipojn, ekz. C.S.S. H. L. Hunley. La 17-an de februaro de 1864 sinkas la malamika ŝipo U.S.S Housatonic kaj ĝi tiel iĝas la unua submarŝipo sur la Tero, kiun sinkigis alia ŝipo. Ĉe la baatlo mortis eĉ la 9-persona anaro. Oni trovis la 4-an de majo de 1995 la erstaĵojn de C.S.S. Hunley, kiuj poste konservis.

1900 – 1930 (unua mondmilito)

Per enmeto de Hunley en 1864 komenciĝas kreskanta interesiĝo je uzo de submarŝipoj por militaj celoj. En la sekvaj jardekoj, la evoluon forte apogila la armeo. (legu submarŝipa milito).

  • 1902: Germanio finfine konstruas kaj testas prototipon de 200-tuna eksperimenta submarŝipo (Forelle). Pliaj tri ekzempleroj oni vendas al Rusio.
  • 1904: komisio por konstrui militcelajn submarŝipojn en Germanio.
  • 1906: enakvigo de la unua germana militara submarŝipo (U 1, nun troviĝanta en Germana Muzeo en München.
  • sinkigo de Lusitania la 7-an de majo de 1915.

1930 - 1945 (dua mondmilito)

Ĉar la Kontrakto de Versaille ne permesis al Germanio evolui ankaŭ la surakvan armeon, la germanoj atendis relative efikan, malmultekostan forton per submarŝipoj. Ili volis malhelpi la liveron de krudmaterialoj al Britio.

La komencan avantaĝon de la germanaj fortoj evitis la aliancanoj per tio, ke

  • La komercaj ŝipoj veturis en konvojoj, kelkfoje eĉ 100 ŝipoj, kiuj promenis militaraj korvetoj ka aliaj defenadj ŝipoj.
  • Aviadiloj kontrolis la koridorojn.
  • Esploro, apliko de radaro kaj sonaro.
  • Akvobombo (ankaŭ Hedgehog)
  • Malĉifrigo de kodoj (Enigma)

La aliancanoj iom post iom atingis la sukcesojn sur la maro kaj la germanaj fortoj el ofensivo ŝanĝis al defensivo.

Post 1945

Aperas la nuklee pelitaj submarŝipoj, kiuj certigis longan subakvan restadon (unuafoje: Usono 1954 kun USS Nautilus vom Stapel.

  • 1958: traveturo de norda poluso sub arkto.
  • 1960: esplora submarŝipo Trieste atingas plej profundan punkton de la tero (10.916 m).
  • 1963: USS Thresher disfalas dum mergoprovo je 6 partoj.
  • 1968: eksplodo sur ferdeko de soveta submarŝipo K-129 (mortas 98 homoj). Tio estas samtempe la antaŭludo por Jennifer-projekto, sekreta esploro de CIA, elakvigi la sovetan submarŝipon el profundo de 5000 m.
  • 1968: malaperas la atompelita USS Scorpion proksime al Azoroj (verŝajna kaŭzo: antaŭtempa eksplodo de torpedo).
  • 2000 sinkas la rusa submarŝipo Kursk (K-141) laŭ oficiala raporto pro eksplodo de torpedoj (mortis 118 homoj).
  • 2004: enakvigo de U31, moderna submarŝipo kun hibridpelo (elektro kaj brulaĵcelo).

La plej grandaj submarŝipoj estas nun tiuj de Projekto 941 Typhoon, prototipo de soveta submarŝipo el la filmo "Ĉasado je la Ruĝa Oktobro".

Specoj de submarŝipo

Eksteraj ligiloj